Mjeŝko la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mjeŝko la 1-a, pole Mieszko (naskiĝis 922-945, mortis la 25-an de majo 992) – princo de Pollando el la dinastio de Piastoj reganta de ĉ. 960. Filo de Siemomysł, nepo de Lestek. Patro de Boleslao la 1-a kaj la filino Sigrid. Frato de Czcibor. Laŭ patrina parenceco avo de Knuto la Granda.

Mjeŝko la 1-a estas unua historia reganto de polanoj, konsiderata fakta kreinto de la pola ŝtataneco. Li daŭrigis politikon de sia patro kaj avo, kiuj kiel regantoj de pagana princlando troviĝanta sur la terenoj de la nuntempa Grandpolujo, pere de aliancoj kaj militforto subordigis al si Kujavion kaj verŝajne Orientan Pomerion kaj Mazovion. Dum pli granda periodo de sia regado li batalis pri Okcidenta Pomerio, okupante ĝin ĝis la rivero Odro. Dum siaj lastaj vivojaroj ekmilitis kun Ĉeĥio konkerante Silezion kaj verŝajne Malgrandpolujon.

Danke al kristanigo en 966 kaj edziĝo (en 965) kun Dobrava Mjeŝko enigis sian ŝtaton en la kulturon de okcidenta kristanismo. Krom konkerado grandan signifon por estonteco de la princlando estis internaj reformoj por plua konstruo kaj plibonigo de la ŝtato.

Konservitaj fontoj permesas aserti, ke Mjeŝko estis lerta politikisto, talenta militisto kaj karisma reganto. Li lertis en diplomatio ligante aliancojn unue kun Ĉeĥio, poste kun Svedio kaj Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. En eksterlanda politiko gvidis sin antaŭ ĉio laŭ naciaj aferoj paktante eĉ kun siaj pli fruaj malamikoj. Al siaj filoj postlasis la ŝtaton kun pli alta pozicio en Eŭropo kaj almenaŭ duobligita teritorio.

Bibliografio

Fontaj tekstoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-biografio


Eksteraj ligiloj

greke http://www.slavia.org/index.php?go=lednica