Mluvtecesky.net

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mluvtecesky.net
Mluvtecesky.net
Mluvtecesky.net
retejo
Retadreso mluvtecesky.net
Kategorio lernado de lingvo
Lingvo(j) la slovaka, la ĉeĥa, la germana, la angla, la pola
Stato aktiva
vdr

Mluvtecesky.net estas TTT-paĝo, kiu ofertas senpagan interretan kurson de la ĉeĥa lingvo per e-lernado. La retejo estis publikigita en la jaro 2015 kaj estas rezulto de dujara projekto CZKey[1] realigata de Masaryk-Universitato kaj ĝiaj kvin partneroj per financa subteno de Eŭropa Komisiono.

Kurso[redakti | redakti fonton]

La retejo ofertas lingvajn kursojn de la niveloj A1 kaj A2 laŭ komuna eŭropa referenckadro kaj "la ĉeĥan por transvivi". Krome estas provizita specialigita kurso de medicina ĉeĥa lingvaĵo. Krom kursoj de la lingvo la retejo provizas ankaŭ aldonajn informojn pri la ĉeĥa lingvo kaj Ĉeĥio kaj por studentoj de medicino, neĉeĥoj laborantaj en sansistemo kaj apudlandlimuloj, kiuj volas labori en Ĉeĥio. Plurmedia enhavo konsistas de tekstoj, interagaj ekzercoj, ludoj kaj diversaj aŭd-vidaj iloj. La retejo provizas ankaŭ eblojn por komunikado inter uzantoj. Nuntempe funkcias forumo, estas planata mesaĝa sistemo inter uzantoj.[2] La retejo specialiĝas pri medicina ĉeĥa lingvo, sed ankaŭ transiras tiun ĉi limon.[1]

Fono[redakti | redakti fonton]

Inspiro por starigo de Mluvtecesky.net estis projekto Slovake.eu de E@I, organizo bazita en Slovakio, kiu kunlaboras pri ambaŭ projektoj.[1] Krome, Slovake.eu estis inspirita per sukceso de lernu!, la plej granda retejo por lernado de Esperanto, same starigita de E@I.

Mluvtecesky.net estis kreita de Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato, E@I, Studio GAUS, Asocio de instruistoj de la ĉeĥa lingvo kiel fremda lingvo, Fachhochschule Burgenland kaj Silezia universitato en Katovico. Kreado estis subtenita de la Eŭropunia programo Leonardo da Vinci.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-30. Alirita 2015-09-09.
  2. 2,0 2,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-15. Alirita 2015-09-09.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-26. Alirita 2015-09-09.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]