Conrad Moench

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moench)
Conrad Moench
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1744 (1744-08-15)
en Kaselo
Morto 6-an de januaro 1805 (1805-01-06) (60-jaraĝa)
en Marburg
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Hesio-Kaselo
Alma mater Universitato de Marburg
Okupo
Okupo botanikisto • filikisto • briofitologo • kemiistoapotekisto • universitata instruisto • natursciencisto
vdr

Conrad MOENCH (aŭ Konrad Mönch) (Kassel, 15-a de Aŭgusto 1744 - Marburgo, 6-a de Januaro 1805), estis germana botanikisto, farmaciisto kaj kemiisto, profesoro pri botaniko en la Universitato de Marburgo el 1786 ĝis sia morto.

Li verkis Methodus Plantas horti botanici et agri Marburgensis en 1794, kie li priskribas la plantojn kiuj troviĝas en la kampoj kaj ĝardenoj de Marburgo.

Frukariere, li uzis ankoraŭ la tiam novan sistemon de Lineo, kiel por ekzemplo en la verko publikigita en 1777 Enumeratio plantarum indigenarum Hassiae. Sed poste, en sia lasta granda verko Methodus de 1794 li aligis la kontribuojn de Johann Gottlieb Gleditsch, kiu estis disvolviginta sistemon laŭ la klasigo de la stamenoj. En la titolo de la libro klarigis "un describendi situ staminum" (tradukebla al: laŭ la pozicio de la stamenoj). Tiel Moench estis unu el la unuaj opoziciantoj de la seksa sistemo de Linneo por plantoj. Poste tamen la sistemo de Linneo hegemoniis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]