Mohammad Ĥatami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammad Ĥatami
perse محمد خاتمی
Persona informo
محمد خاتمی
Naskiĝo la 29-an de septembro 1943
en Ardakan, provinco Jazd, Irano
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Isfahana universitato, Tehrana universitato
Partio Societo de la luktantaj klerikoj
Subskribo Mohammad Ĥatami
Familio
Patro Ruhollah Khatami vd
Gefratoj Mohammad-Reza Khatami vd
Edz(in)o Zohreh Sadeghi
Infanoj filinoj: Lejla, Nargez
filo: Emad
Profesio
Okupo erudiciulo • politikistobibliotekistoverkistomilitisto vd
Aktiva dum 1997– vd
En TTT La oficiala retpaĝo (farsi)
5-a La prezidanto de Irano
Dum la 2-an de aŭgusto 1997
– la 3-an de aŭgusto 2005
Antaŭulo Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani
Sekvanto Mahmud Ahmadineĵad
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hojjat ol-Eslam Seyyed Mohammad Ĥatami (حجت‌الاسلام سید محمد خاتمی; naskita 29-a de septembro 1943 en Ardakan, provinco Jazd) — influa irana politikisto, la 5-a prezidanto de Irano.

Biografio

Antaŭ la islama revolucio 1979 Mohammad Ĥatami lernis en la islama centro en Hamburgo, kiun gvidis la ajatolo Mohammad Ĥosejni Beheŝti. Li estis elektita en la irana parlamento de la unua kunvokado. De 1982 ĝis 1992 Ĥatami estis la ministro pri la islama kulturo kaj islama orientiĝo en la registaro de Mir Hosejn Musavi. Li havis grandan aŭtoritaton inter la krea kaj scienca inteligencio.

La 23-an de majo 1997 li estis elektita la prezidanto de Irano, ricevinte pli ol 20 milionoj da voĉoj (kies la ĉefa rivalo Nuri ricevis nur 7 milionoj da voĉoj). La precipaj devizoj de lia antaŭelekta programo estis «libereco, kreado de la civila socio, garantado de pli bona futuro por la lando». La 8-an de junio 2001 Ĥatami estis reelektita en tiu posteno.

Politiko

Li estas rigardata kiel "reformema" prezidento, t.e. li volis malrigidigi la influon de religiaj reguloj kaj estroj sur socio, por fari ĝin pri tolerema kaj estigi pli da sendependeco de politiko disde religio (sed restante tamen en kadro de la "Islama respubliko"). Tial li estigis fortajn esperojn inter precipe la junuloj kaj intelektuloj en Irano. Dum la tuta regperiodo li kaj liaj poruloj suferis grandegajn kaj ĉiaspeciajn malhelpoprovojn de la konservativaj rondoj, kiuj plu tenis gravajn postenojn, kaj li ne povis plenumi siajn promesojn, kaj seniluziigis multe siajn iamajn favorintojn.

Li instigis la Unuiĝintajn Naciojn deklari jaron 2001: «Jaro de l'dialogo inter Civilizoj», kio estis favorata temo lia.

Dum foiro de la gazetaro li estis fotita antaŭ la budo de Irana Esperantisto.

Scienca esplorado

Ĥatami havas bakalaŭran gradon pri «okcidenta filozofio» de la universitato de Isfahan, sed foriris de siaj magistraj studoj pri pedagogio ĉe la universitato de Tehrano kaj iris al Ĥomo (Qom) por fini siajn studojn de islamaj sciencoj. Tie li studis sep jarojn kaj diplomiĝis sur la plej alta nivelo (iĝtihad). Poste li iris al Germanio por estri la islaman centron de Hamburgo, kie li estis ĝis la irana revolucio.

La familio kaj parencoj

Multaj parencoj de Hatami okupis en tiu tempo la altajn statajn postenojn. Lia frato Ali Hatami iĝis la prezidanta konsiliano kaj la administranto de la inspekta komisiono de la prezidanta administracio. Alia frato – Mohamad Reza Hatami, – pli frue okupata pri medicina praktiko (li estis urologo), sed jam en junio 1997 iĝis la vicministro pri sano kaj medicina instruado, kaj poste – la gvidanto de la proregistara «Partio de la partnereco de la islama Irano», la deputito de la parlamento de la sesa kunvoko kaj vicprezidanto de tiu. La nevo Mohamad Reza Tabeŝ, pli frue estinta inĝeniero en la nutra entrepreno, iĝis la unua vicadministranto de la prezidanta kancelario kaj poste – la deputito de la parlamento. La filo de tiu, A. Tabeŝ, jam dum la armea servado iĝis la administranto de la kancelario de la ministro de la islama kulturo kaj islama orientiĝo. La kuzo Halili Ardakani, estinta pli frue la instruisto de la pedagogia instituto en Tehrano, iĝis la prezidanta konsiliano pri la problemoj de la sunaistoj, kvankam li mem estis ŝijaisto. Lia edzino Zohreh Sadeghi estas la nevino de la ajatolo Ruhollah Ĥomejni. Ankaŭ li havis du filinojn — Lejla (n. 1975) kaj Nargez (n. 1981) — kaj filon Emad (n. 1989).