Mohammad Ali Bogra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mohammad Ali Bogra
53bogra nehru (cropped).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de oktobro 1909 (1909-10-19)
en Barisal
Morto 23-an de januaro 1963 (1963-01-23) (53-jara)
en Dako
Ŝtataneco Pakistano
Alma mater Universitato de Kalkato
Profesio diplomato, politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Sahibzada Mohammad Ali Bogra (en urdua: محمد علی بوگرہ‬‎, en bengala: মোহাম্মদ আলী বগুড়া);[1][2][3][4] (19a de Oktobro 1909 – 23a de Januaro 1963), foje konata ankaŭ kiel Mohammad Ali el Bogra,[5] estis politikisto, ŝtatestro, kaj kariera diplomato de Orienta Pakistano kiu servis kiel tria Ĉefministro de Pakistano, nomumita por tiu posteno en 1953 ĝis li rezignis en 1955 favore al la Financa Ministro Ĉaudri Muhammad Ali.

Post edukiĝi ĉe la Prezidenta Universitato de Kolkato, li komencis sian politikan karieron en la platformo de la Islama Ligo kaj aliĝis al la Bengala provinca kabineto de la tiam ĉefministro Husejn Ŝahed Suhravardi en la 1940-aj jaroj. Post la sendependigo de Pakistano kiel rezulto de Dispartigo de Hindio en 1947, li enposteniĝis kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj kiel kariera diplomato por mallonge servis kiel Pakistana ambasadoro en Birmo (1948), Kanado (1949–52), kaj dufoje en Usono.

Mohammad Ali Bogra (centre) kun John F. Kennedy (dekstre) ĉe la Ovalforma Oficejo de la Blanka Domo en 1962.

Post esti realvokita en 1953 el sia servo al Pakistano el Usono, li anstataŭis Nazimuddin kiel Ĉefministro laŭ nomumo aprobita de la tiam Ĝenerala Guberniestro de Pakistano Malik Ghulam. Lia eksterlanda politiko ege celis la plifortigon de duflankaj rilatoj inter Pakistano kaj Usono, malpliigante rilatojn kun Sovetunio. Li ankaŭ celis pli fortan armeon por sekurugi pacon kun Barato kaj entreprenis personajn iniciatojn por prioritatigi rilatojn kun Ĉinio. Enlande, li sukcese proponis popolan politikan formulon baze sur la fondo de konstitucio en 1956 kiu faris Pakistanon federalan parlamentan respublikon. Spite sijn popularajn iniciatojn, li perdis sian subtenon antaŭ la tiam Ĝenerala Guberniestro Iskander Mirza kiu renomumis lin kiel Pakistana Ambasadoro en Usonon, laŭ kio li servis ĝis 1959.

En 1962, li aliĝis al la administracio de la Prezidanto Aĝub Ĥan kiel Ministro por Eksterlandaj Aferoj de Pakistano ĝis sia morto en 1963.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Former Prime Ministers". Prime Minister's Office Islamabad. [1] Alirita la 8an de februaro 2018.
  2. Mir Monaz Haque. "Mohammed Ali Bogra". www.bogra.org. [2] Alirita la 8an de februaro 2018.
  3. Burki, Shahid Javed (5 March 2015). "Mohammed Ali Bogra". Encyclopædia Britannica, Inc. [3] Alirita la 8an de februaro 2018.
  4. Kalim Bahadur (1998). "Democracy in Pakistan: Crises and Conflicts". New Delhi: Har-Anand Publications. p. 36. [4] Alirita la 8an de februaro 2018.
  5. Syed Hamde Ali (20a de Oktobro 2009). "Mohammed Ali of Bogra". The Daily Star. [5] Alirita la 8an de februaro 2018.