Mohammed al-Maghout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammed al-Maghout
Persona informo
محمد الماغوط
Naskiĝo 1-an de januaro 1934 (1934-01-01)
en Salamija
Morto 3-an de aprilo 2006 (2006-04-03) (72-jaraĝa)
en Damasko
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sirio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohammed Al-Maghout (araba : محمد الماغوط) aŭ Mohammad Māghūṭ estas poeto, dramaturgo kaj siria scenaristo. Li estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj kaj originalaj verkistoj de la moderna arablingva literaturo. Naskiĝinta en 1934 al Aso-Salamiya, li mortis la 3-an de aprilo 2006 en Damasko. Lil estas la pioniro de la nuntempa araba poezio, ĉar li renovigis la tradiciajn formojn en tekstoj kiuj miksas perforton, malesperon kaj ironion. Sia vivo estis markita de sia restado en malliberejo (en 1955) pro membreco en la maldekstra tutsiria opozicia partio al-Hizb as-Soeri al-Qawmi al-Ijtima'i (arabe: الحزب السوري القومي الاجتماعي). Li ankaŭ devis vivi en ekzilo en Libano, prezo kiun li pagis por sia sovaĝa sendependeco. Lia unua verko, Huzn fi dawʾ al-qamar (Bedaŭro en la lunolumo), aperis en 1959. Sekvis aliaj libroj inter kiuj libro kun eseoj: سأخون وطنى - Sa-akhuna watani (Mi perfidos mian partujon) kiu aperis en 1987.

Proza poezio kontraŭ milito kaj perforto[redakti | redakti fonton]

Li verkis por teatro, televido kaj kino. Iuj el liaj preferataj temoj estis la problemoj de maljusteco kaj totalismaj registaroj.

Mohammed Al-Maghout estas konsiderata de siaj kolegoj-verkistoj kiel unu de la antaŭuloj de la libera verso en la araba lingvo. Siaj unuaj poemoj aperis en la revuo shi'r (poezio) fine de la kvindekaj jaroj. Sia poezio esprimas en simpla lingvo la malakordon inter la esperoj de la simplaj homoj kaj la netenitaj promesoj de la araba naciismo. Sia poezio same esprimas la malakcepton de ĉiu submetiĝo al la socia ordo, politika aŭ religia.

Je la nivelo de la stilo, tiu de Al-Maghout karakteriziĝas per la klareco de sia lingvo foje tre proksima de la prozo, la rezigno je la rimo kaj de la metriko, samkiel je la ripeto de simplaj strukturoj en siaj versoj.

En la absoluta kaoso de la araba socio, kun ĉiuj siaj kulturaj diversecoj kaj sia riĉa heredaĵo, iuj verkistoj elektas por laŭtekstaj mekanismoj bazitaj sur la ironio kun la celo reprezenti inteligente la sociajn problemojn. Mohamed Al-Maghout apartenas al tiuj verkistoj. Lia maniero primoki la abomenaĵojn de la politikaj sistemoj reduktante ilin subfosas la kalvariojn tra kiuj pasas la araba civitano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Arab literary giant Mohammad al-Maghout dies (Mortas araba literatura giganto Mohammad Māghūṭ)

(en) Interview with Mohammad Al-Maghout: Early 2004 (Intervjuo kun Mohammad Māghūṭ: 2004)

(en) Mohammed Al-Maghout: The Syrian Poet with a Satiric Pen (Mohammad Māghūṭ: La siria poeto kun satira plumo

(en) The life of a little-known Syrian poet (La vivo de malmulte konata siria poeto)

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la franclingva vikipedio de la 12-a de septembro 2015‎, vidu revizo-historion.