Salamija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Salmija.
Salamija
urbo • urbego • populated place in Syria
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 683  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 1′ N, 37° 3′ O (mapo)35.01111111111137.053055555556Koordinatoj: 35° 1′ N, 37° 3′ O (mapo) [+]
Alto 475 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Salamija (Sirio)
Salamija (Sirio)
DEC
Salamija
Salamija
Situo de Salamija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salamiyah [+]
vdr

Salamija, arabe: سلمية‎‎, angle Al-Salamiyah laŭ alia transskribo Salamiyah estas urbego en okcidenta Sirio en Gubernio Hama en la samnoma distrikto. La urbego estas centro de sepimamismo. La grandurbo estas ŝerce nomita la "patrino de Kairo", ĉar ĉi tie naskiĝis fondinto de kaliflando de Kairo.

Vojo en Salamija
Ĉefstrato de Salamija
Pordo en Salamija

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Salamija situas en okcidenta parto de la lando sur montetaro. Hamao troviĝas 30, Homs 44, Tartus 107, Idlib 108, Latakio 128, Halepo 132, Duma 170, Damasko 182, Ar-Raka 206, Dair az-Zaŭr 284 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Maŭzoleo en Salamija

Salamija estas pratempa urbo, kiu unue estis konata dum la babilonaj tempoj en 3500 a.K. La urbo apartenis al Sumero (3000 a.K.), poste amoridoj (2400 a.K.), arameoj (1500 a.K.), nabateanoj (500 a.K.) vivis tie ĉi. Asirio detruis la urbon en 720 a.K. Post la rekonstruo ĝi jam apartenis al la Romia Imperio. Dum dominado de la Orientromia Imperio la urbo estis kristana centro. Denova urbodetruo okazis fare de persoj en 637. La urborekonstruo okazis jam dum la islama epoko kaj la urbo estis grava komerca centro. En la sekvaj jarcentoj la urbo estis ankaŭ sekreta centro de sepimamistoj. En 903 ribelantoj detruis la triafoje la urbon. En la sekvaj jarcentoj Salamija estis forlasita aŭ estis nur vilaĝo. En 1849 kun permeso alvenis semimanistaj enmigrantoj, en 1861 la iama urbo estis agrikultura vilaĝo. En 1919 alvenis la lastaj enmigrantoj. Nuntempe tie estas la plej granda loĝantarcentro de semimanistoj en la araba mondo.

La loĝantoj partoprenis multajn protestojn dum la enlanda milito, sed la registaro plejparte evitis uzi rektan perforton kontraŭ la manifestacianoj. Ekde 2013 la urbo estis plurfoje bombardita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Salamija estas agrikultura centro.

Moskeo en Salamija

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Salamija kuras 4 vojoj, la pli gravaj al Hamao kaj Homs.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • turka banejo
  • kastelo el la romia erao
  • urbomuroj
  • moskeoj
  • restaĵoj de romiaj kanaloj, utiligitaj por la agrikulturo

Fontoj[redakti | redakti fonton]