Moluk Zarabi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moluk Zarabi
Persona informo
Naskiĝo 1907 en Kaŝano
en Kaŝano
Morto la 5-an Januaro 2000 en Teherano
Tombo Behesht-e Zahra
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo kantisto
Stilo Irana tradicia muziko
vdr

Moluk Farŝ-Foruŝ Kaŝani aŭ kiel oni konas ŝin Moluk Zarabi (en persa ملوک ضرابی, naskiĝis en la jaro 1907 en Kaŝano, mortis la 5-an Januaro 2000 en Teherano) estis irana tradicia kantistino. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Moluk Zarabi naskiĝis en la jaro 1907, kiam la reĝo de Irano estis Mohamad Ali Ŝaho kaj unu jaron post la malfermo de la nacia parlamento en Irano. Moluk Zarabi komencis siajn artajn aktivaĵojn kiam estis 13-jaraĝa. La hejmo de la familio de Moluk Zarabi estis ĉe la hejmo de Eqbal Azar (aŭ Eqbal-ol-Sultan). Eqbal Azar estis fama kantisto kaj kiam li komencis kanti hejme, Moluk Zarabi ege interesiĝis aŭdante lin kaj do komencis lerni kantadon ĉe li kaŝe. Ŝi plenatente kaj kaŝe lernis muzikon kaj kantis ĉar ŝia patro, Haĝ Hosein Farŝ-Foruŝ estis tre religiema homo kaj neniel ŝatis ke virinoj kantu publike ĉe viroj.[2] La patro de Moluk Zarabi, Haĝ Hosein Farŝ-Foruŝ estis fama komercisto en Kaŝano kaj ankaŭ havis belan voĉon. Li ĉiam kantis religiajn poemojn kaj preĝojn en moskeo.[1]

Sejed Hosein Taherzade, kiu ankaŭ estis fama kantisto kaj amiko de famaj iranaj muzikistoj kiel Darviŝ Ĥan, ankaŭ estis amiko de la patro de Mokul Zarabi. Tial li ofte vizitis ilian hejmon kaj konis Moluk Zarabi. Sed ŝi pro timo de la patro neniam en la hejmo kantis ĉe aliaj kaj finfine Taherzade aŭdis ŝian voĉon en la hejmo de la urbestro kaj tre ŝatis. Do li decidis instrui Moluk Zarabi kaj ŝi lernis muzikon ĉe Taherzade dum 2 jaroj. [1]

Ankaŭ sliaj muzikistoj kiel Haĝi Ĥan Zarbgir kaj Abolhasan Saba instruis al ŝi. Post la fondiĝo de radio, ŝi ankaŭ kunlaboris tie kaj oni povis aŭskulti ŝiajn kantojn per radio. Ŝi efektive estis unu el la unuaj iranaj virinoj, kiuj kantis en radio kaj televido.[2] Moluk Zarabi krom bone kanti, ankaŭ bone amuzis ĉeestantojn en la eventoj ŝercante. Ŝi ankaŭ povis bone ludi Tombak.

Davud Pirnia kun Moluk Zarabi

Moluk Zarabi ankaŭ estis ŝatata kantisto de la reĝa familio de Irano. Ŝi ofte estis la unua komencanto de la naskiĝfestoj de Reza Ŝaho kaj Mohamad Reza Ŝhaho.[2]

La kanto "La filinoj de Ciro"[redakti | redakti fonton]

La kanto Doĥtaran Sirus (La filinoj de Ciro) aŭ Doĥtaran Iran (La filinoj de Irano) estas malnova tradicia irana kanto, kies komponisto kaj poeto ne klaras. La temo de la kanto estas kontraŭi islaman hiĝabon kaj por la unua fojo en la jaro 1927 publikiĝis. Laŭ onia diro, ĝia poeto estas Mohamad Ali Ĝahed kaj la komponisto estas Morteza Neidavoud sed pro timo de islamanoj, ili preferis plene kaŝi tion.[3] Moluk Zarabi kantis ĉi tiun kanton dum ankoraŭ hiĝabo estis deviga en Irano.[1] Sed ankaŭ laŭ onia diro por la unua fojo Qamar-ol-Moluk Vaziri kantis ĝin.[3] Sed ĉefe ĉio ne klaras pri ĉi tiu kanto ĉar estis ege revolucia kaj kontraŭ-islama do ĉiuj timis paroli kaj skribi pri ĝi.

Morto[redakti | redakti fonton]

Moluk Zarabi la 5-an Januaro 2000 forpasis en sia privata hejmo en Teherano. Ŝia tombo nun estas en Beheŝt Zahra de Teherano. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 [2]
  3. 3,0 3,1 [3]