Monaĥejo de Santo Domingo de Silos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klostro de la monaĥejo.

La Monaĥejo de Santo Domingo de Silos estas monaĥejo de benediktanoj en la orienta parto de malgranda valo, kiun frua dokumento de al Arkivo de Silos, de la jaro 954, jam nomis Tapadillo apartenanta al la hispana municipo Santo Domingo de Silos, en la provinco Burgoso. Ĝi estas alirebla per tri duarangaj ŝoseoj kiuj komunikas tra Aranda de Duero kaj tra Lerma, kun la nacia ŝoseo A-1, kaj tra Hacinas, kun la N-234. Ties duetaĝa klostro estas unu de la majstrovekoj de la hispana romaniko. Krom la klostra korto estas aliaj vivindaĵoj kiel la kunvenejo, mudeĥara kasonaro, biblioteko kun pli ol 160 000 ekzempleroj, apoteko, kaj muzeo. Ĝi estis deklartia Havaĵo de Kultura Intereso.

En la jaro 1000 naskiĝis en Cañas Domingo de Silos, kiu agadis en la loko, en la proksimeco kaj en la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla, ĝis estis elterigita disde la regno Navaro pro ordono de la reĝo García Sánchez la 3-a, "el de Nájera". Tiam li ekziliĝis al regno Kastilio kaj fondis la monaĥejon kiu nun havas sian nomon, nome la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos. Tie protektis lin la reĝo Fernando la 1-a. Pro fekunda administrado, kaj de la vivo kaj de la monaĥeja havaĵo, la abatejo prenis por la estonteco la nomon Santo Domingo de Silos. En la klostro estas lia tombo.

Temas pri tre fama monaĥejo en Hispanio, kun eksterlandaj rilatoj. Ekzemple en la romano Il nome della rosa de Umberto Eco oni asertas, ke la kopio de la dua libro de la Poetiko de Aristotelo estis prenita el la monaĥejo de Santo Domingo de Silos kaj portita al la itala monaĥejo de la romano de Eco. La hispana poeto de la Generacio de 1927 nome Gerardo Diego verkis faman soneton "El ciprés de Silos" omaĝe al la cipreso de la klostro.​

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]