Monda Financa Centro en Ŝanhajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Financa Centro en Ŝanhajo
nubskrapulovidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo novfuturismo vd
Arkitekto Kohn Pedersen Fox vd
Estiĝo 2008
Malfermo 28-a de aŭgusto 2008
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Pudong
Adreso 100 Century Avenue, Pudong, Shanghai, China
Situanta sur Century Avenue
Areo 381600
Situo
Geografia situo 31° 14′ 12″ N, 121° 30′ 10″ O (mapo)31.236666666667121.50277777778Koordinatoj: 31° 14′ 12″ N, 121° 30′ 10″ O (mapo)
Monda Financa Centro en Ŝanhajo (Ŝanhajo)
Monda Financa Centro en Ŝanhajo (Ŝanhajo)
DEC
Monda Financa Centro en Ŝanhajo
Monda Financa Centro en Ŝanhajo
Lokigo de Ŝanhajo en Ĉinio
Situo de Monda Financa Centro en Ŝanhajo
Map
Monda Financa Centro en Ŝanhajo
Posedata de Shanghai World Financial Center Co. vd
Retejo http://swfc-shanghai.com/
vdr

La Monda Financa Centro en Ŝanhajo (en simpligita ĉina skribo :上海 环球 金融 中心) estas nubskrapulo situanta en la distrikto Pudong de Ŝanhajo en la Ĉina Popola Respubliko. La alteco de la konstruaĵo estas proksimume 492 metroj, kaj ĝi havas 101 etaĝojn. Ĝi enhavas oficejojn kaj hotelon de la Hyatt hotela ĉeno. Kiam inaŭgurite je 2008 ĝi estis la dua plej alta en la mondo kaj la plej alta turo en Ĉinio. En 2014 ĝi iĝis la dua plej alta konstruaĵo en Ĉinio post la Ŝanhaja Turo.

Konstruado de la turo komenciĝis en 1997 kun la intenco kroni ĝin kiel la plej alta en la mondo, je altitudo de 460 metroj, sed ĝi estis ĉesigita kelkajn monatojn poste pro la financa krizo en Azio kiu erupciis tiun jaron. Konstrulaboro estis rekomencita en 2003 ĝisdatigante la altecon de la konstruaĵo ĝis 492 metroj por venki Taipei 101, sed nur mezurante la tegmentalton de la konstruaĵo, ĉar la ornamo sur la pinto de Tajpeo 101 metis ĝian altecon je 509 metroj. Laŭ la malplej akceptita mezurado, kiu konsideras nur la altecon de la tegmento kaj ne arkitekturajn ornamojn, en 2008 la Monda Financa Centro en Ŝanhajo fariĝis la plej alta konstruaĵo en la mondo. En januaro 2010 la konstruaĵo perdis tiun titolon kiam Burĝ Ĥalifa estis inaŭgurita.

La konstruaĵo enhavas la Ŝanhajan Hyatt Park Hotelon, kiu fariĝis la plej alta hotelo en la mondo anstataŭe de la Grand Hyatt Ŝanhajo situanta en la proksima Jin Mao turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]