Monda Medicina Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Medicina Asocio
ombrelorganizaĵo • medicina asocio
Komenco 18-a de septembro 1947 vd
Geografia situo 46° 15′ 37″ N, 6° 6′ 48″ O (mapo)46.260333336.11344444Koordinatoj: 46° 15′ 37″ N, 6° 6′ 48″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Ferney-Voltaire
Monda Medicina Asocio (Francio)
Monda Medicina Asocio (Francio)
DEC
Monda Medicina Asocio
Monda Medicina Asocio
Map
Monda Medicina Asocio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

La Monda Medicina Asocio (WMA) estas internacia kaj sendependa konfederacio de multaj naciaj medicinaj asocioj tra la mondo, ĉefe naciaj kuracistaj organizaĵoj, reprezentante kuracistojn tutmonde. La WMA estis fondita en la jaro 1947. En 2016 ĝi kalkulis 112 naciajn kuracajn asociojn, kuniĝo de pli ol 10 milionoj da kuracistoj.[1][2] kiuj rajtas ankaŭ unuope aliĝi al ĝi ("Associate Membership". La WMA ofte prilumas aktualajn temojn kaj donas klarajn rekomendojn al kuracistoj koncerne etikan sintenon en specialaj cirkonstancoj.

Mapo montrante la 112 WMA Konsistigajn Membroj n.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de la WMA estas internacie certigi la plej altajn internaciajn normojn en kuraca edukado, kuraca scienco, kuraca arto, kuraca etiko kaj sana prizorgo por ĉiuj homoj en la mondo.[3]

Sekretariejo[redakti | redakti fonton]

La sekretariejo troviĝas en Ferney-Voltaire, Francio, proksime al la urbo Ĝenevo, Svislando.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La angla, franca kaj hispana estas la oficialaj lingvoj de la asocio ekde ĝia ekesto.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

La WMA estas aktiva en pluraj kampoj, sed plejparte okupiĝas pri:[4]

WMA ankaŭ okupiĝas pri ekzemple:

  • Medicina edukado
  • Planado de homaj rimedoj por sanprizorgaj servoj
  • Pacientosekureco
  • Gvidantaro kaj kariera evoluado
  • Lobiado por la rajtoj de pacientoj kaj kuracistoj
  • Politiko de publika sano
  • Projektoj kiel tabaka kontrolo kaj imunigo

Eldonoj en pluraj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj dokumentoj kaj eldonoj (kelkaj en diversaj lingvoj) pri la politiko de WMA estas senpage elŝuteblaj sur ilia retejo.[5]

Deklaracio de Ĝenevo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En septembro 1948 la WMA publikigis la unuan version de moderna „ĵuro de la kuracisto“, la t.n. Deklaracio de Ĝenevo. Tiu grava teksto estis aktualigita en oktobro 2017 dum la kunveno de la WMA-delegitoj en Ĉikago.

UMEA sukcesis rapide traduki kaj publikigi la plej aktualan version de tiu „Deklaracio de Ĝenevo“ en Esperanto kaj elŝutebla sur la retejo de UMEA. Tiu deklaracio interalie rekomendas ke la kuracistoj ne uzos sian medicinan scion por malrespekti homajn rajtojn nek civitanajn liberecojn, eĉ se minacite. Ĝi stipulas ankaŭ ke la kuracisto ne permesos, ke konsideroj de aĝo, malsano aŭ handikapiteco, kredo, etna origino, sekso, nacio, politika aneco, raso, seksa orientiĝo, socia pozicio aŭ ajna alia faktoro staru inter ilia devo kaj ilia paciento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio. http://www.wma.net (4-a de majo 2017).
  2. Membrolisto de WMA, konsultite la 3-an nov. 2017.
  3. (en) Pri WMA, la 4-an de majo 2017, konstultite la 3-an de novembro 2017.
  4. https://www.wma.net/what-we-do/
  5. (angle) Kion ni faras la 4-an de majo 2007, konsultite la 3-an de novembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Konsilio por Internaciaj Organizoj de Kuraca Scienca (CIOMS)
  • Ĝeneva Deklaro
  • Deklaro de Helsinki
  • Deklaro de Tokio. Gvidlinioj por Kuracistoj Koncerne al Torturo kaj alia Kruela, Nehoma aŭ Sendigniga Trakto aŭ Puno en Rilato al Enkarceriĝo kaj Malliberigo
  • Internacia Kodo de Kuracaj Etikaroj
  • Staranta Komitato de Eŭropaj Doktoroj
  • Monda Sanprofesia Alianco (WHPA)
  • Monda Organizaĵo pri Sano (WHO)(

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]