Mongkut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mongkut
Thomson, King Mongkut of Siam.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1804 (1804-10-18)
en Thonburi
Morto 1-an de oktobro 1868 (1868-10-01) (63-jara)
en Granda Palaco de Bankoko
Mortokialo malario
Ŝtataneco Tajlando
Subskribo Mongkut
Familio
Patro Ramo la 2-a de Siamo
Patrino Sri Suriyendra
Frat(in)oj Ramo la 3-a de Siamo • Pinklao
Edz(in)o Debsirindra • Pannarai • Piam • Somanas Vadhanavadi
Infanoj Savang Vadhana • Sunandha Kumariratana • Narisara Nuvadtivongs • Chulalongkorn • Devavongse • Jayanta Mongkol • Q13017857 • Nabhabhorn Prabha • Vajirananavarorasa • Kanchanakara • Thaksincha Naradhiratbutri • Q13017844 • Nariratana • Banchob Benchama • Q13017866 • Bhaktra Bimalabarna • Vanirattanakanya • Srinaga Svati • Oradaya Debkanya • Gagananga Yukala • Mondha Nobharatana • Saovabha Phongsri • Sukhumala Marasri • Damrong Rajanubhab • Bhanurangsi Savangwongse • Chandornmondon • Princess Kannikakaew, Krom Khun Kattiyakalaya • Chaturonrasmi • Unakan Ananta Norajaya • Somanass
Profesio
Profesio monarko
v  d  r
Information icon.svg

Mongkut, konata ankaŭ kiel reĝo Rama la 4-a, kun reĝotitolo Fra Ĉom Klao Ĉao Ju Hua[1] (18a de oktobro 1804 – 1a de oktobro 1868), estis la kvara monarko de Siamo (Tajlando) ene de la Dinastio Ĉakri, kiu regis el 1851 al 1868.

Ekster Tajlando, li estas plie konata kiel la reĝo en la muzikalo de 1951 kaj en la filmo de 1956 samnome The King and I, bazitaj sur filmo de 1946 nome Anna and the King of Siam – siavice bazita sur romano de 1944 de la usona misiisto pri la jaroj de Anna Leonowens en lia kortego, el 1862 al 1867, kiu inspiris la longan seriojn de fikciojn, inter kiuj ankaŭ la filmo Anna kaj la reĝo de 1999 kun Jodie Foster kiel Anna Leonowens kaj Chow Yun-Fat kiel la Reĝo Mongkut.[2][3][4][5][6]

Dum sia regado, la premo de la okcidenta ekspansiismo tuŝŝis por la unua fojo Siamon. Mongkut akceptis la okcidentajn plinovigojn kaj iniciatis la modernigon de sia lando, kaj en teknologio kaj en kulturo — kio havigis al li la kromnomon "La patro de scienco kaj teknologio" en Siamo.

Mongkut estis konata ankaŭ pro sia nomumo de sia frato, Princo Ĉutamani, kiel Dua Reĝo (vicreĝo), kronita en 1851 kiel Reĝo Pinklao. Mongkut mem sekurigis, ke la lando respektos Pinklao kun sama honoro kiel li mem (same kiel faris la reĝo Naresuan kun sia frato Ekathotsarot en 1583). La regado de Mongkut estis ankaŭ la epoko kiam la povo de la Domo de Bunnag atingis sian pinton kaj iĝis la plej povohava nobela familio de Siamo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kompleta titolo Fra Bat Somdet Fra Poramentra Maha Mongkut Fra Ĉom Klao Ĉao Ju Hua (en taja: พระบาทสมเด็จพระปรเมนทรมหามงกุฎ พระจอมเกล้าเจ้าอยู่หัว)
  2. 'King's Ears Won't Hear Songs From "King and I"', Washington Post (28 June 1960), pg. C1.
  3. Marguerite Higgins, 'Siam King Found Shy And Welfare-Minded', Washington Post (30 August 1951), pg. B11.
  4. Lawrence Meyer, 'Court And "The King"', Washington Post (21 November 1972), pg. B2.
  5. Landon v. Twentieth Century-Fox Film Corp., 384 F. Supp. 450 (S.D.N.Y. 1974), in Donald E. Biederman, Edward P. Pierson, Martin E. Silfen, Janna Glasser, Law and Business of the Entertainment Industries, 5th edition (Westport, Connecticut: Greenwood, 2006), pp. 349–356.
  6. 'Thailand bans "Anna and the King"', Asian Economic News (3a de januaro 2000). Alirita la 29an de aŭgusto 2008.