Monta lernejo (Sighișoara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monta lernejo
lernejo
Informoj
fondodato 1522
Situo
Geografia situo 46° 13′ 4″ N, 24° 47′ 29″ O (mapo)46.21790724.791376Koordinatoj: 46° 13′ 4″ N, 24° 47′ 29″ O (mapo)
lando Rumanio
adreso Str. Scării 6, municipiul Sighișoara
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Monta lernejo (Sighișoara) (Rumanio)
Monta lernejo (Sighișoara) (Rumanio)
DEC
Monta lernejo (Sighișoara)
Monta lernejo (Sighișoara)
Map
Monta lernejo
vdr

La Monta lernejo en Sighișoara (rumane: Școala din deal din Sighișoara; germane: Bergschule Schäßburg) estas germana-rumana gimnazio en Rumanio kun rimarkinda historio. Ĝi nomiĝas tiel pro sia situo surmonteta apud belega preĝejo protestantisma; atingo perpieda fariĝas per tegmentita longa ŝtuparo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lernejo sur la monto; dekstre la preĝejo

La de transilvaniaj saksoj fondita lernejo unuafoje enkdokumente menciitis en 1522. Antaŭe jam estis latina lernejo tie; ĉar inter 1445 kaj 1521 studis ne malpli ol 95 studentoj el Sighișoara ĉe la Universitato de Vieno.[1] En 1607/08 estiĝis sur monto schola maioris kiu pligrandiĝis je unu ejo en 1619. Sur ĝi videblis la enskribaĵo latina "Schola seminarium rei publicae" (lernejo - kovilo de la ŝtato). En 1620 enkondukiĝis divido en kvar klasoŝtupoj. La plej maljunaj organizis "coetus", memadministran lernantan rondon. La fundamentan ŝtonon por la biblioteko (kiu gastis en la sakristio preĝeja) metis Martin Kelp en 1684. La internuloj portis togon, la eksteruloj helenan klamidon. En 1792/93 stariĝis la ĉefa ejo sur al loko de la nuna lernejo kun la enskribaĵo "Patriae filiis virtuti Palladique sese voventibus sacrum" (sanktejo por la filoj dediĉantaj sin al la virtoj de Ateno).

En 1818 la lernejo ricevis propran juron. La lernejestro Georg Paul Binder proponis en 1823 planojn pri kroma fondo de seminarioj porinstruista kaj porpredikista, de burĝa lernejo kaj de altlernejo. En 1839 fariĝis separo de la internaj de la eksteraj lernantoj. Sub la estrado de Georg Daniel Teutsch la lernejo iĝis laŭ aŭstra sistemo gimnazio kun ok klasoj kies fokuso estis naturscienca. La gimnazio malfermiĝis je malluteranaj kaj malgermanlingvanoj. Kaj la hungara lingvo kaj la rumana lingvo tuj ekgravis. La posta rektoro kaj urba paroĥestro Johann Wolff estris la internejon Alberthaus, kiu konstruitis en 1898. La seminario kaj la coetus-komunumo aboliciitis en 1892. Pro sinteno maldeca trafis la saman sorton en 1900 ankaŭ la chlamys-portantojn. Post alikonstruo kaj pligrandiĝo en la ĉefa ejo nomiĝis por la eksa lernejestro Bischof-Teutsch-Gymnasium. Ekapartenis al la lerneja ĝardenaro ankaŭ la botanika ĝardeno. Kiel lernejestro reaktivigis la coetus-vivon Johann Wolff en la jaro 1906. La identecfrazo estis "Sursum corda" (enalten la korojn). Hungaroj, rumanoj kaj judoj ĝuis samajn rajtojn enlerneje.

Inter militoj kaj frontoj[redakti | redakti fonton]

Transilvanio en 1917

Post la ekaparteno de Transilvanio al Rumanio en 1919 la rumaniaj lernejaj leĝoj ekde aŭtuno 1924 validis. Rudolf Meschendörfer iniciatis en 1928 olimpikajn konkursojn por lernantoj kiuj okazis ĉiun duan jarojn ĉe unu el la germanlingvaj gimnazioj de la lando. En 1938/39 Alberthaus ricevis pluan ejon. En 1942 la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio devis cedi la tuton al la ŝtata germana etnogruporganizo; post aŭgusto 1944 ĉesis la instruado.

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 la lernejo kun silenta akcepto de la aŭtoritatoj revenis sub posedon eklezian. En 1947 la eksaj anoj de "coetus" devis aniĝi al la komunisma pionirorganizo Uniunea Asociațiilor Elevilor din România. Post la tutlanda lernejnovorganizado de 1948 la aŭtonomio de la konfesia lernejo tute aboliciitis. La Monta lernejo ŝtatigitis kaj ekfunkciis kiel "Germana Pedagogia Lernejo". La kunfando de la loka porinstruistina seminario kun la sibia porknaba seminario egalis la finon gimnaziekzista. En 1948 tamen enscenigitis fare de Margot Göttlinger la teatraĵoj Kabale und Liebe (Ŝilero) kaj La revizoro (Gogol). Maleko de la pedagogia lernejo estis en 1956; ĝi ŝanĝiĝis je Germana miksita meza lernejo. Tri jarojn pli poste la rumana liceo kun la Monta lernejo iĝis "liceo nr 2", rumania supera lernejo kun germanlingva sekcio. Kiam Alberthaus-ejo revenis en 1964 je la lerneja komplekso reeblis akcepti lernantojn de ekstere. En 1972 fariĝis alinomiĝo je Josef-Haltrich-gimnazio okaze de la 450-a datreveno fondiĝa. Kiam en 1980 leĝo pri necesa diferencigo de rumaniaj liceoj ekvalidis la Monta lernejo iĝis Liceul industrial Josef Haltrich.

Post la liberiĝo el komunismo[redakti | redakti fonton]

Post 1989 la plejmulto de la germanlingvaj rumanlandanoj forlasis la landon kaj sekve la nombro de la germanaj lernantoj ankaŭ pli kaj pli malgrandiĝis. En 1990 la instruejo ricevis la nomon Liceul teoretic Josef Haltrich kun rumanaj kaj germana instruadlingvoj. Paralele al porgimnazisocieto surloka fondiĝis en 1991 en Munkeno la societo Bergschule Schäßburg e. V.. La 475-a datreveno de la fondiĝo digne festiĝis en la restaŭrita festosalonego. En 2001 memoriĝis alikonstruo antaŭ unu jarcento kaj la unua jardeko de la societo.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Lernejestroj[redakti | redakti fonton]

Instruistoj[redakti | redakti fonton]

Lernintoj[redakti | redakti fonton]

ne ĉe ĉiuj sendube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Astrid Bernek: Bergschule Schäßburg. Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]