Albert Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Albert Klein
episkopo
Bischof Albert Klein - Foto 1987.jpg
Regado 1969–1990
Antaŭulo Friedrich Müller
Sekvanto Christoph Klein
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1910 (1910-03-16)
en Sighișoara
Morto 8-an de februaro 1990 (1990-02-08) (79-jara)
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Okupo teologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Albert KLEIN (naskiĝis la 16-an de marto 1910 en Sighișoara, mortis la 8-an de februaro 1990 en Sibio) estis rumanlanda teologo apartenanta al la malplejmulto de la transilvaniaj saksoj. Inter 1969 kaj 1990 li episkopis ĉe la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la gimnaziinstruisto Albert Klein kaj de ties edzino Frieda (fraŭline: Petrovitsch) li pasigis la infanajn jarojn kune kun tri gefratoj en Sighișoara kie li frekventis kaj la bazlernejon kaj la malsuperan branĉon de la gimnazio. La malsuperan aron gimnazian li frekventis en Sibio kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1928-a. En 1928/29 li soldatis en Craiova.

Dum la somera semestro de 1930 Klein studentis ĉe la Universitato de Marburg kie li okupiĝis ĉefe pri la lingvoj malnovgreka kaj hebrea sed ankaŭ pri psiĥologio kaj logiko. En la vintra semestro de 1930 Klein studentis en Kluĵo studonte fizikon, ĥemion kaj matematikon. Dum la studa jaro 1931/32 li estis eksterorda studento ĉe la Reformita altlernejo kluĵa. En 1933/34 li studis ĉe la Universitato de Tübingen teologion luteranisman frekventante paralele prelegojn pri fiziko. Dum la somera semestro 1934 oni trovis lin en Berlino por teologiumi kaj ĥemiumi. En aŭtuno 1936 Klein trapasis la finan ekzamenon pri fiziko kaj ĥemio en Kluĵo, post kiam li iris unu jaron studan (1936 ĝis 1937) al Tübingen, por fini la teologistudojn. En aŭtuno 1937 Klein fariĝis instruisto pri fiziko, ĥemio, matematiko kaj religio en Sebeș (Alba) antaŭ esti vokita al la renomita Brukenthal-gimnazio sibia en aŭtuno 1939; tie li daŭre instruis la menciitajn fakojn. En aŭtuno 1938 li trapasis la teologian ekzamenon antaŭ la ekzamenkomisiono de la Eklezio en Sibio.

En 1938 li edzinigis Maria (fraŭline: Walcher) kiun li estis renkontinta en Berlino. Ŝi estis doktoriĝinta pri modernaj filologioj. Kun sia edzo ŝi havis ses infanojn. En 1941 Klein devis eksoldati en la Dua mondmilito en Sovetunio ĝis aprilo 1943. Dum la lerneja jaro 1943/44 li helpante deĵoris en al lerneja administrado. En januaro 1945 li deportitis por punlaboro en Sovetunion, de kie li revenis malsana en decembro. Poste li laboris kiel paroĥestro en Dobârca (1946–1953), Petrești (Sebeș) (1953–1958) kaj Sebeș (Alba) (1958–1968). Dum la tempo en Sebeș restaŭritis la evangelia kirko. Prie Klein verkis interesan raporton.[1] En 1968 li vokitis urba paroĥestro al Brașov. Tiam li elektitis landa episkopo (en 1969). Tiun ĉi oficon li plenumis ĝismorte.[2] Posteulo lia iĝis Christoph Klein. Filo de Albert Klein, Hans Klein, ankaŭ teologis.

Agado episkopa[redakti | redakti fonton]

Klein ankaŭ sukcese engaĝiĝis en ekumenisma agado kun rumanaj ortodoksoj kaj romkatolikoj. Kunlaboro kun elmigrintaj saksoj en Germanlando ne ĉiam facilis. Riproĉitis al Klein ankaŭ troa cedemo antaŭ komunismaj potenculoj en Rumanio. Lia ĉefa volo, kiun li bone plenumis, estis la daŭrigo de la plano de sia antaŭulo Friedrich Müller-Langenthal, intence koncentrigi la evangelian eklezion de Rumanio ĉefe je spiritaj aferoj post misuzo nacia dum la Dua mondmilito. Gravis ankaŭ regula inspektado de la komunumaj evangeliaj, je kio helpis la episkopa vikario Hermann Binder.

Ekde 1973 eblis publikigi denove la tradiciegan cirkuleron tutrumanian Kirchliche Blätter kies apero ĉesis en 1944. En intima kunlaboro kun la Evangelia Eklezio en Germanio eldonitis kantolibro nova en 1978 kies endkonduko kunis en ĉiuj protestantismaj komunumoj en tuta Rumanujo. Altvaloraj instruiloj libraj kaj aliaj venantaj disde Germanio ankaŭ fundamente helpis la trejnadon de futuraj evangeliaj pastoroj ĉe la seminario altlerneja de Sibio. Kunlaboro bona longjara ekzistis ankaŭ kun evangeliaj eklezieroj de komunisma GDR.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1974: Honora doktoreco ĉe la teologia instituto de Kluĵo
  • 1988: Merita ordeno de la Federacia Respubliko Germanio (Großen Verdienstkreuz mit Stern)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert Klein: Ein Leben im Glauben für Kirche und Gemeinschaft. Verlag hora, Hermannstadt, und Verlag des Arbeitskreises für Siebenbürgische Landeskunde (AKSL), Heidelberg, 2009, ISBN 978-973-8226-87-6.
  • Ordnung und Verantwortung. Festschrift zum 80. Geburtstag von Bischof D. Albert Klein. In: Beihefte der Kirchlichen Blätter, 6. Sibio 1996
  • Hans Philippi (eld.): Glauben und dienen: Bausteine der Gemeinschaft und der Zukunft – Freundesgabe zum 70. Geburtstag des Bischofs der Evangelischen Kirche A.B. in Rumänien D. Albert Klein. München 1980, ISBN 3-7689-0174-2.
  • Dieter Knall/Albert Klein: Siebenbürgen Land des Segens. Bild einer evangelischen Kirche (Bildband). Eigenverlag des Hilfskomitees der Siebenbürger Sachsen, München 1977.
  • Hermann Pitters (eld.): Denken und Dienen. Theologische und historische Aufsätze als Freundesgabe für Prof. D. Dr. Paul Philippi zum 65. Geburtstag. Mit einem Geleitwort von Bischof D. Albert Klein. 2-a eldono,, Hora und AKSL, Sibio/Heidelberg 2003

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gustav Gündisch, Albert Klein, Harald Krasser, Theobald Streitfeld: Studien zur Siebenbürgischen Kunstgeschichte. Kriterion Verlag, Bukareŝto 1976.
  2. Dem Zeitgeist widerstanden: 25 Jahre seit dem Tod von Bischof D. Albert Klein (Gazetartikolo de 2005)