Montana (Bulgario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montana
Монтана
situo en Bulgario
Bazaj informoj
ŝtato: Bulgario
provinco: Montana
loĝantoj: 54 930 (septembre 2005)
koordinatoj: 43° 25' norde,
23° 14' oriente
alteco: 135 m super la marnivelo
poŝtkodo: 3400
telefona prefikso: (+359) 096
aŭtokodo : M

La urbo Montanabulgare Монтана – situas en la nordokcidento de Bulgario, borde de la rivero Ogosta, 30 kilometrojn nordokcidente de la limo al Serbio kaj 50 kilometrojn sude de la rivero Danubo kaj la limo al Rumanio. La urbo estas la administra centro de samnoma provinco (oblasto) kaj havas loĝantaron de ĉ. 54 900 homoj – pli-malpli 30 procentaĵoj el la sumaj loĝantoj de la provinco. Veturiloj registritaj en la urbo samkiel la ĉirkaŭaj municipoj de la provinco rekoneblas per la regiona aŭtokodo M.

En la loko de la urbo iam estis romia fuorto, kiu ĉirkaŭ la jaro 160 ricevis la latinan nomon Municipio Montanensium. El ĝi ekestis la hodiaŭa nomo. Inter 1944 kaj 1993 la urbo portis la nomon Miĥajlovgrad, laŭ la komunista aktivulo Ĥristo Popmiĥajlov (Христо Попмихайлов), kiu mortis en 1944.

Partneraj urboj

situo de la urbo kaj de la ĉirkaŭaj municipoj en la provinco