Monte Verità

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Monte Verità (Monto vereco) estas parto de la svisa urbo Askono.

Ekde la fino de la 19-a jarcento Monte Verità estis kunvenejo de la anoj de la vivreforma movado, nome de artistoj kaj verkistoj.

Inter la vizitantoj estis komponistoj kiel Richard Strauss kaj Erika Kickton, la pentristoj Hans Arp, Sophie Taeuber-Arp, Paul Klee, Georg Schrimpf, Alexej von Jawlensky, Carlo Mense, Arthur Segal, Lou Albert-Lasard, Julie Wolfthorn, la politikistoj Konrad Adenauer, Otto Braun, Otto Meissner, Gustav Stresemann kaj Chaim Weizmann, den psikoanalitikistoj Carl Gustav Jung, kiu dum multaj someroj instruis, revoluciulo Vladimir Iljitsch Uljanov, die aktoroj kiel Emil Jannings kaj Heinz Rühmann, pioniroj de seksa scienco, kiel Magnus Hirschfeld, Henry van de Velde, la verkistoj Stefan George, Gerhart Hauptmann, Hermann Hesse, Gusto Gräser, Hugo Ball, Klabund, Oskar Maria Graf, Friedrich Glauser, Else Lasker-Schüler, Erich Mühsam, Bruno Goetz, Reinhard Goering, Erich Maria Remarque, Ernst Toller, Georg Kaiser kajWerner von der Schulenburg,sociologoj kiel Max Weber kaj la dancistinoj Mary Wigman, Katja Wulff, Suzanne Perrottet kaj Isadora Duncan.