Montiacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montiacoj
Montia parvifolia
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: montiacoj Montiaceae
Raf. [1]
montio Montia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de Montia fontana
la tapiŝmoma specio Lyallia kerguelensis
la sukulenta Lewisia rediviva

La montiacoj (latine Montiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 12 ĝis 14 genrojn kaj ĉirkaŭ 110 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas montio.

Kelkaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj kaj malmultaj specioj estas utilplantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas ubujaraj ĝis multjaraj herbaj plantoj, kelkaj specioj estas duonarbustoj (Montiopsis). Kelkaj specioj estas pli aŭ malpli sukulentaj (ekzemple Lewisia). La internodaĵoj estas mallongaj. Sekundara dikkreskado ekzistas malgrandskale. Ĉe kelkaj specioj la radikoj kaj la bazaj folioj estas dikiĝinta. La folioj ofte staras kune en rozetoj. La folio ofte havas tigoĉirkauantan bazon. La vaksoj sur la kutikulo ekzistas kiel plateto. Ĉiuj plantpartoj esas senharaj.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floroj sidas unuope en la akseloj kaj tigofine kiel cumoj. Ekzistas kvar ĝis kvin (ĝis naŭ) petalsimilaj involukraj folioj. Ekzistas tri ĝis 100 stamenoj, kiuj kelkfoje estis kunkreskintaj je la bazo. Du ĝis ok karpeloj estas kunkreskinta al epigina ovario. Ekzistas kvar ĝis sep ovoloj. Formigas speco de kapsulfrukto.

La kromosomonombro estas n = 6-13 aŭ pli. La plantoj enhavas betalainoj.

Distvastigo[redakti | redakti fonton]

La familio disvastiĝas vaste en okcidenta Nordameriko kaj okcidenta Sudameriko, sed ankaŭ sur la Karibaj insuloj, en Novzelando kaj sur la ĉeantarktaj insuloj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ekstera sistematiko[redakti | redakti fonton]

Iam la specioj de la familio apspeciojis al la portulakacoj (Portulacaceae) . molekulbiologiaj esplorojmontris, ke la familio de la Montiacoj pli bone estu monofila taksono. Nur restis la genro portulako (Portulaca) en la monofila familio de la portulakacoj. (Applequist et al. 2006, Nepokroeff et al. 2002 und Nyffeler et al. 2008)

Ene de la ordo de la kariofilaloj (Caryophyllales) la montiacoj estas firme parencaj al la Didiereaceae, kaktacoj, Halophytaceae, portulakacoj, Anacampserotaceae, Talinaceae kaj Basellaceae. Tiu ok familioj povas esti rigardataj kiel subordo Portulacineae.

Interna sistematiko[redakti | redakti fonton]

Al la familio Montiacoj apspeciojas jenaj 15 genroj:[3]

Sinonimo por Montiacoj Raf. estas Hectorellaceae Philipson & Skipworth. <!—la bzionimo de Montiacoj estas Montio Dum.

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Montiaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 Montiaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-07-04. Alirita 2020-06-13.
  3. Reto Nyffeler, Urs Eggli: Disintegrating Portulacaceae: A new familial classification of the suborder Portulacineae (Caryophyllales) based on molecular and morphological data. In: Taxon. Band 59, Nummer 1, 2010, S. 227–240.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. 3. ed. Cambridge University Press 2008. ISBN 978-0-521-82071-4
  5. Eckehart J.Jäger (Hrsg.): Rothmaler Exkursionsflora von Deutschland, Gefäßpflanzen Grundband, 20. Aufl., Spektrum, 2011, S. 608.
  6. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets