Monto Tabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MONTO TABOR
MONTO TABOR.
nomo = Monto Tabor
alta = 575 metrojn marinivele
regiono = Galilieo
ŝtato = Israelo
latitudo = d 32.6871
longitudo = d 35.3904
por la kristnaro = unu el la sanktejoj de la Palestino
strato =
Monto Tabor, 1912. Hodiaŭ la strato estas iom plibonigita

Monto Tabor [1]estas monto de la Galileo, en Israelo. La monteto Tabor altas ĉirkaŭ 400 metrojn kaj ĉirkaŭatas de vasta ebeno dum la alto marnivela estas ĉirkaŭ 575 metroj.

Tradicie Tabor, (aŭ ankaŭ monto Hermon), estas ofte citita en la Biblio kaj sur ĝi, laŭ la Evangelioj, okazis la transfiguriĝo de Jesuo. Epoke de la krucmilitoj la monta kulmino estis ebenigita por sur ĝi konstrui fortikigitan benediktanan monaĥejon, kiu poste estis konkerita kaj detruita dum la militoj de Saladino; de ĝi restas la enirea ŝtona pordo, nomata “pordo de la vento”.

Hodiaŭ sur la esplnado, ĉirkaŭ centmetre longa, altiĝas la Preĝejo de la Transfiguriĝo, konstruita en la unua duono de la 20-a jarcento. La loko estas vizitita de multaj turistoj kaj pilgrimoj, la strato kiu serpentumas sur la monta flanko, malpermesita al la trafiko, kaj trude trafita, povas esti trairita nur de navedaj pulmanoj kiuj kondukas ĝis la esplanado, aŭ ankaŭ eblas piede supreniri en ĉiraku 45 minutojn.

Geologio

La monto ne estas vulkanorigina, sed alta areo ĉikaŭata de sindakaj terenoj, kiujn geologoj difinas Horst. Spite de ĝia proksimeco al la montetoj de Nazareto, Tabor konstituas geologian formacion senligan.

Historio

Je la piedo de la monto troviĝas grava vojforko: Via Maris kaj stratoj al Sirio kaj precize al Damasko. Ĝia pozicio kiu superstaras sur tiu vojforko, kun sia formo dikmalalta kaj prominenta sur la ĉirkaŭa areo, donis al la Monto Tabor strategian valoron, kaj efektive multaj militoj, en diversaj epokoj trovis tie batalkampon.

Dum Biblia periodo

La monto Tabor estas menciita unufojon en la Biblio, en la libro de Josuo (19, 22) kiel limo de la areoj de tri perdiĝintaj triboj de Izraelo: tiu de Zabulon, tiu de Issachar kaj tiu de Neftali.
Ke la Tabor estis konsiderata strategia loko aperas ankaŭ en la libro de Juĝistoj. En ĝi (ĉapitro 4) estas skribite ke la profetino Debora admonis Barakn de la tribo de Neftali kaj al li transdonis dian ordonon: “Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj”.

Kaj estas konkludite ke Darak tion faris kaj venkis mortigante plurmilojn da kanaanoj. Tabor estas plufoje menciita en la Psalmaro kaj en Jeremia.

Dum periodo de la Dua Templo de Jerusalemo

Preĝjeo de la Transfiguriĝo sur la Monto Tabor.

Epoke de la Dua Templo, la Monto Tabor estis unu el la montopintoj sur kiuj estis kutimo flamigi la fajron por informi la vilaĝanojn de la nordo pri la hebreaj festoj kaj pri la komenciĝo de la periodo de la Novluno kiu signas la la komencon de la luna monato laŭ la hebrea kalendaro.

.
Kampanilo de la ortodoksa monajejo.

Izraela militestro Aleksandro Makabea, de la domo de Asmoneoj, estris ribelan armeon de 31.000 homojn alvenantajn el Judeo, kontraŭ Aŭlo Gabinio, romia reganto de la Sirio, kiu lin (57 a.K.) venkis kaj mortigis najbare de la Monto Tabor kune kun ĉirkaŭ 10.000 hebreoj.[2]

En la jaro 66, dum la Unua Juda-Romia Milito kontraŭ la romia dominado, hebreoj de Galileo fortikiĝis sur Taboj sub la komando de Jozefo Flavio, kie ili sukesis rezisti kontraŭ la sturmantaj romianoj.

Tabor estis unu el la 19 lokoj kujn la galileaj ribeluloj fortikigis, estrataj de Yosef Ben Matityahu, kiu enprizonigita kaj pardomita de la Flvioj, fariĝis Jozefo Flavio. Laŭ ties rakonto en la Historio de la juda milito kontraŭ la Romianoj, [3] Vespasiano sen dis 600 kavalerianojn estratajn la oficiro Platsidus por la reokupo de la Monto, sed la oficiro, konsciiĝinte ke la la konkero ne eblis, proponis negocadon. Hebreaj militistoj venis al la loko de la dialogo sed abrupte ili atakis la romianan armeoj, kiu ŝajnigis retigiĝi por subite reveni... La hebreoj suferis gravan malvenokon kaj la supervivintoj, sieĝitaj kaj senaj je nutraĵoj kaj precipe dje akvo, decidis forlasi la lokon kaj reveni al la urbo Jerusalemo.

Post la detruo de la Dua Templo de Jerusalemo, la hebrea popolo reelstabliĝis en la Monto Tabor. Kaj ankaŭ nun utila kiel aparta sekreta strategiaĵo fe la israela armeo.

Tabor akirita de kristanoj en 1631

Fine, la Monto Tabor estis akirita de kristanoj en 1631 danke al la itala Franciskano Diego Campanile, kiu post la akiro sendis franciskanojn por ke ili tie loĝu kaŭ konstruu novan kristanan pligriman restadejon. [4].

Notoj

  1. (Hebree: הַר תָּבוֹר‎‎, Arabie: {جبل الطور }, Greke: Όρος Θαβώρ)
  2. La romia reganto laŭakorde redonis la teritorion kaj regadon al la ĉefsacerdoto de Jerusalimo, Irkano.
  3. Jozefo Flavio verkis en la greka lingvo: “ Ἱστορία Ιουδαϊκοῦ πολέμου πρὸς Ῥομαίους”
  4. B. Pergamo O.F.M., Il Padre Diego Campanile da Sanseverino (1574-1642), in Studi Francescani, Gennaio 1942.

Vidu ankaŭ

Eksteraj kuligoj