Monto Tokaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monto Tokaj estas eksvulkano en Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, kie estas la plej nova vulkana monto. Ĝi estas parto de Montaro Zemplén. Inter hungaroj la monto estas konata ankaŭ ’’Kalva Monto’’, ĉar longe sur la pinto kreskiĝis nenio.

Monto Tokaj

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monto estas 512 metrojn alta kaj estas vaste kovrita per leŭso. Ĝi situas ĉe riveroj Bodrog kaj Tiso. Tie finiĝas Montaro Zemplén, sude komenciĝas Granda Hungara Ebenaĵo. Urbo Tokaj, vilaĝoj Bodrogkeresztúr kaj Tarcal limas la monton.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Monto Tokaj estas nomdonanto de vinregiono de Tokaj, tial vitoj etendiĝas ĉe la montopiedo. Pli supre arbaro aŭ herbejo situas. La plej supre oni konstruis televizian turon en 1960. Sur la norda deklivo 600 metrojn longa skiejo kun skilifto funkcias, kiam estas neĝo. En la monto oni minadis iam bazalton, en tiuj lokoj kreiĝis 2 lagoj. Oni profitas la unuan lagon por banado, la alia estas nevizitebla (protektata) kaj apartenas al Nacia parko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]