Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente
skulptaĵo [+]
Koordinatoj52° 15′ 14″ N, 20° 59′ 56″ O (mapo)52.253820.9989Koordinatoj: 52° 15′ 14″ N, 20° 59′ 56″ O (mapo)

Estiĝo1995

Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente (Varsovio)
Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente (Varsovio)
DEC
Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente
Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente
Lokigo de Varsovio en Pollando

Map
Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente
Vikimedia Komunejo:  Monument to the Fallen and Murdered in the East in Warsaw [+]
vdr

Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente (pole Pomnik Poległym i Pomordowanym na Wschodzie) – monumenta skulptaĵo de Maksymilian Biskupski starigita la 17-an de decembro 1995 en Varsovio. Ĝi troviĝas vojkruciĝe de la stratoj Muranowska kaj generalo Władysław Anders.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La monumento prezentas aron da latinaj krucoj kune kun la ortodoksa, juda surtomba steleo kaj la islama, lokigitaj sur la fervoja vagono sen flankmuroj, kio simbolas deportan vagonon. Antaŭ la starigita platformo sur relvojo oni metis 41 ŝpalojn montrantaj nomojn de batal-lokoj kaj de ekzekutejoj de la pola nacio en Sovetunio. Ĝi estis konstruita omaĝe al poloj mortfalintaj kaj murditaj en kaj ekster la Orientaj Limregionoj, precipe al forveturigitoj al gulagoj de Siberio kaj al la viktimoj de la katina murdo. Ĉefa iniciatinto de la konstruo estis Wojciech Ziembiński kaj la monumenton aparte zorgas membroj de la Federacio de Katinaj Familioj kaj veteranaj organizaĵoj.

Memorigado[redakti | redakti fonton]

En 1999 preĝis ĉi tie papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia 7-a pilgrimado al Pollando. Apud la monumento en 2006 dum pilgrimo al Pollando trapasis papamobile ankaŭ papo Benedikto la 16-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wojciech Ziembiński, Z dziejów Pomnika Poległym i Pomordowanym na Wschodzie, en Zeszyty Katyńskie (nr 8), Warszawa, p. 127–141

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]