Morata de Jalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morata de Jalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 058  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 1° 28′ U (mapo)41.4733125-1.4748743Koordinatoj: 41° 28′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 415 m [+]
Areo 45,86526 km² (45 86. 526 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Morata de Jalón (Provinco Zaragozo)
Morata de Jalón (Provinco Zaragozo)
DEC
Morata de Jalón
Morata de Jalón
Situo de Morata de Jalón
Morata de Jalón (Hispanio)
Morata de Jalón (Hispanio)
DEC
Morata de Jalón
Morata de Jalón
Situo de Morata de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morata de Jalón [+]
vdr

Morata de Jalón [moRAta deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Morata de Jalón estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas sude de Chodes kaj norde de Santa Cruz de Grío.

La loĝloko Morata de Jalón mem estas je 64 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 415 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Jalón, kien venas la rivero Grío. Ĝi estas alirebla laŭ la aŭtoŝoseo A-220 el apuda La Almunia de Doña Godina nordoriente kaj El Frasno kaj Calatayud sudokcidente. Krome estas plej proksime Chodes iom norde trans la rivero kun konekto al la valo de Isuela.

Nordokcidente: Chodes (eksklavo) Norde: Arándiga, Chodes Nordoriente: Chodes
Okcidente: El Frasno Oriente: Chodes, La Almunia de Doña Godina
Sudokcidente: El Frasno Sude: Santa Cruz de Grío Sudoriente: Alpartir

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Ana kaj turo de la Palaco de la Grafoj de Argillo (dekstre).

Araboj kreis reton por irigacio, la urban planadon kaj ceramikan tradicion. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud.

Peirón, sanktulmonumento.

La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Dekomence la setlejo estis sur la monteto kie nun estas ermitejo. Tiam estis ankaŭ fortikaĵo, el kiu restis arkoj kaj ankoraŭ videblas restaĵoj. Francisco Sanz de Cortés estis zaragoza malaltnobela komercisto kiu en 1665 aĉetis la graflandon de Morata al Ana Polonia Martínez de Luna, kun aliaj aferoj kiel la graflando de Atarés kaj la senjorlandojn de Gotor kaj Illueca kaj poste, en 1670, li estis nomumita markizo de Villaverde. Li konstruigis la palacon kaj la ponton.

Ekde la 1970-aj jaroj estis polemiko pri projekto de akvobaraĵo. Fabriko de cemento dungas 108 laboristojn, ĉefe de Morata de Jalón kaj komarko kaj nerekte laborigas pli ol 300, estante la nura granda entrepreno en la areo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Morata de Jalón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 077 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud. Sed ĉiuokaze ĝi plutenis loĝantaron pli ol ĉe aliaj samkomarkaj loĝlokoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Cementofabriko.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Ana, la palaco de la grafoj de Argillo, popola arkitekturo en historia urba kerno, la placo kun la menciitaj konstruaĵoj plus la urbodomo kun horloĝturo, la ermitejo de Sankta Barbara sur monteto kiu utilas kiel rigardejoj, tri arkoj el iama murego, vinkeloj, ruinoj de kastelo, ponto de Capurnos, de la 17-a jarcento, super la rivero Jalón kiel alirejo al apuda Chodes, kaj naturaj lokoj (piedirado kaj montogrimpado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]