Morbid Angel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morbid Angel
Morbid Angel koncertas en Toronto en 2006.
Morbid Angel koncertas en Toronto en 2006.
Bazaj informoj
Deveno Usono Tampa, Florido
Ĝenroj mortmetalo
Aktivaj jaroj 1984 — nuntempo
Eldoninto Combat, Earache, Giant, Candlelight, Roadrunner, New Renaissance, Season of Mist
Retejo www.morbidangel.com
Membroj

Trey Azagthoth
Pete Sandoval
David Vincent
Destructhor

Antaŭaj membroj

Mike Browning
Wayne Hartsell
Dallas Ward
Richard Brunelle
Kenny Bamber
Sterling Von Scarborough
Steve Tucker
Erik Rutan
Jared Anderson
Tony Norman
John Ortega
Michael Manson

vdr

Morbid Angel (angle Abomena anĝelo) estas usona mortmetala grupo el Tampa, Florido. La britia muzika gazeto Terrorizer taksis ilian debutan albumon Altars of Madness (1989) kiel 1a el "40 la plej grandaj mortmetalaj albumoj". La gazeto Decibel ankaŭ taksis Trey Azagthoth-on, la gitariston de la grupo, kiel la "unua mortmetala gitaristo". La komponaĵoj de la grupo estas kompleksaj en aranĝo, danke al signifaj lertecoj de Azagthoth kaj de la drumisto Pete Sandoval, kiu ankaŭ ludis en la grindcore grupo Terrorizer. Laŭ Nielsen SoundScan, Morbid Angel estas tria el la plej vendantaj usonaj mortmetalgrupoj kun pli ol 445.000 da vendoj de siaj albumoj.[1] Ilia tria albumo Covenant estas la plej vendata mortmetala albumo kun pli ol 127.000 vendoj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Morbid Angel estis fondita en 1984 en Tampa, Florido. La grupo debutis en 1987 ĉe New Renaissance Records. Ili registris sian debutalbumon, Abominations of Desolation, en 1986, sed ne kontentis pro rezulto kaj oni ne eldonis ĝin ĝis 1991. La ĝusta debutalbumo, Altars of Madness, estis eldonita en 1989.

Morbid Angel estis unu el la originaj mortmetalgrupoj subskribitaj al Earache Records, kaj ankaŭ influis sur transformiĝo de la mortmetalo el siaj draŝmetalaj radikoj al sia nuna formo, aldoninte al ĝi graŭlkanton, rapidan blovbaton, netonalecon de gitarsoloj kaj obskuran, densan kaj mezpaŝan takton. Ili estas ankaŭ la unua mortmetala grupo, kiu akiris ian ajn sukceson en amasmedio, subskribiĝinte al Giant Records kaj havante muzikfilmeton por la kanto "God of Emptiness", demonstritan en unu epizodo de "Beavis and Butt-head"

Originaj lirikaj temoj de la grupo fokusis en satanismo, okultismo kaj kontraŭkristanismo, sed komence de Blessed Are the Sick ŝanĝis sin kontraŭ la antikvaj Ŝumeraj dioj, tamen ioma kontraŭ-religia elemento restas en la kantoj. Notinde, ke ili nomis siajn albumojn per alfabeta ordo. Trey Azagthoth komentis en intervjuo, ke tio okazis hazarde dum unuaj du albumoj, sed poste ili faras tion konscie.[3]

Memberoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Trey Azagthoth – gitaro, gitara sintezilo, klavaroj, fona kanto (1984–nuntempo)
  • Pete Sandoval – drumaro (1988–nuntempo)
  • David Vincent – basgitaro, kanto (1986–1996, 2004–nuntempo)
  • Destructhor – gitaro (2008–nuntempo)
  • Tim Yeung – sesia drumisto (2010–nuntempo)

Antaŭaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Dallas Ward – basgitaro, kanto (1984–1985)
  • John Ortega – basgitaro (1985–1986)
  • Sterling Von Scarborough – basgitaro (1986)
  • Mike Browning – drumaro, kanto (1984–1986)
  • Wayne Hartsell – drumaro (1986–1988)
  • Richard Brunelle – gitaro (1985–1992, 1994, 1998)
  • Gino Marino – gitaro (1992–1993)
  • Erik Rutan – gitaro, klavaroj (1993–1996, 1999–2002, 2006)
  • Tony Norman – gitaro (2003–2006)
  • Kenny Bamber – kanto (1985)
  • Michael Manson – kanto (1986)
  • Steve Tucker – kanto, basgitaro (1997–2001, 2003–2004)
  • Jared Anderson – kanto, basgitaro (2001–2002)

Albumaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Morbid Angel is the Third Best Selling Death Metal Bands", Blogcritics. Kontrolita 2003. Arkivigite je 2004-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-01-05. Alirita 2011-05-10.
  2. "Best Selling Death Metal Album is covenant", Blogcritics. Kontrolita 2003. Arkivigite je 2004-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-01-05. Alirita 2011-05-10.
  3. Morbid Angel Interview. Metal-Rules.com (2003-09-23). Alirita 2011-08-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]