Moreno Valley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moreno Valley (signife Valo Moreno, nome Brunhaŭta, Moreno estas hispane kaj Valley estas angle) estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Riverside.

Situo de Moreno Valley en Kalifornio

Bazaj informoj

Geografio

Moreno Valley situas en valo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Riverside (Kalifornio) troviĝas 16 km.

Vojo ĉe Moreno Valley

Historio

Indianoj vivis en tiu areo la plej frue. Hispanoj malkovris tiun valon en la 18-a jarcento, sed pro la sekeco ili ne interesiĝis pri la loko. En la 1850-aj jaroj usonanoj alvenis, sed mankis akvo por kultivi kreskaĵojn. En 1918 oni fondis armean bazon, kiu dum la 2-a mondmilito iĝis ekzercejo por armeaj pilotoj. Inter 1957-1989 aŭtokonkursejo funkciis en la nuna loko de butikcentro.

Klimato

Moreno Valley situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-26 °C. La varmo kulminas inter julio-septembro kun rekordo 45 °C, la malvarmo kulminas en decembro kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 324 mm. La pluvo kulminas decembre, inter junio-aŭgusto praktike ne pluvas.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio