Muzeo de Vajmara respubliko (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Vajmara respubliko
Haus der Weimarer Republik
muzeo de historio
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Estiĝo 31-a de julio 2019
Koordinatoj 50° 58′ 48″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)50.980002311.3262489Koordinatoj: 50° 58′ 48″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)
Muzeo de Vajmara respubliko (Vajmaro) (Turingio)
Muzeo de Vajmara respubliko (Vajmaro) (Turingio)
DEC
Muzeo de Vajmara respubliko (Vajmaro)
Muzeo de Vajmara respubliko (Vajmaro)
Situo de Muzeo de Vajmara respubliko (Vajmaro)
Map
Muzeo de Vajmara respubliko
Retpaĝo https://hdwr.de/
vdr
Haus der Weimarer Republik

La Domo de Vajmara respubliko (germane Haus der Weimarer Republik) estas en julio 2019 malfermita muzeo ĉe Teatra placo en Vajmaro, Germanujo, temigante Vajmaran respublikon, la konstitucidonon kaj la demokratiigon de Germanlando.[1][2] La muzeo estis realigita fare de la arkitekturburoo Muffler.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento estiĝis laŭ planoj de Clemens Wenzeslaus Coudray klasikisma kaleŝremizo kiu jam komence de la 20-a jarcento ekservis kiel kulisa deponejo por Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro. Dum la Dua mondmilito ĝi malgrave damaĝitis dume la pli eosta arsenalo vajmara ĝisfundamente pro damaĝoj plimalgrandigotis.

Meze de la 1950-a jaroj la konstruaĵo perdis la kernon pro aliaranĝo je artohalo dume la ĉefa akso ĝis la ruino de la iama arsenalo plilongigitis. En 1994 inaŭguritis surloko Bauhaus-muzeo kiu gastis ĝis 2019.[3][4]

En la 31.7.2019, ekzakte centon da jaroj post la ekvalido de la vajmara Regna konstitucio, malfermitis surloke la Domo de Vajmara respubliko.[5] Tiel la centra memorloko de la unua germana demokratio estiĝis rekte kontraŭe al la historia loko (en la teatrejo) kie estis kunvenintaj deputitoj de la Vajmara nacia asembleo por akcepti la leĝon pri bazaj normoj pri la ŝtatorganizo, fundamentaj liberecoj, rajtoj kaj devoj de la civitanoj post monarkiabolicio en post la Unua mondmilito. La memorlaboron prizorgas dankinde la societo Verein Weimarer Republik. La domo estu krome renkontiĝloko kaj opiniinterŝanĝejo. Ekde 2013 klopodas la societanoj pli enradikigi scion pri demokratihistorio en Vajmaro mem. Starto konstrua estis en novembro 2018. Por tio la municipo, posedanto de la ejo, ricevis federacian subtenadon el al programo Nationale Projekte des Städtebaus. La menciita societo zorgis pri la interna aranĝo kaj responsas altnivelan, kontinuan konservadon.

Fotoj el la ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Daŭra elmontrado[redakti | redakti fonton]

La daŭra ekspozicio montras kompletan bildon de Vajmara Respubliko. En ses ĉapitroj ĝi revivigeblis politike kaj socie. Krom komunikilaj stacioj kaj interaktivaj ludoj estas tempaj ujoj en kiuj filmoj/ objektoj/ bildoj mergas la vizitantojn en historian itineron. Kuratora fakgvidado faritis fare de la muzeagenturo Musealis. Paralele al la muzeo malfermitis ankaŭ porvizitanta centro kun vestiblo, kafejo, vendejo kaj kinejo. Jam post ses semajnoj saluteblis la 10.000-a historiema vizitanto.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Estrinas Anne Meinzenbach science konsilate fare de Ursula Büttner, Alexander Gallus, Kathrin Groh, Christoph Gusy, Anke John, Marcus Llanque, Walter Mühlhausen, Wolfgang Niess, Wolfram Pyta, Alf Rößner, Thomas Schleper, Arnulf Scriba, Jochen Voit, Kerstin Wolff, Eric Wrasse, Vera Zahnhausen.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Haus der Weimarer Republik". SZ, 30.4.2019
  2. [https://web.archive.org/web/20220118183114/ Arkivigite je 2022-01-18 per la retarkivo Wayback Machine Ekspozicikoncepto]. Arkivita el la originalo je 2022-01-18. Alirita 2022-01-18.
  3. Zur Geschichte des »Zeughofes« in Weimar, Dipl.-Ing. Architekt Dietmar Gummel, 1994/2010
  4. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 418-419
  5. "Haus der Weimarer Republik eröffnet - Von Wurzeln und Visionen der deutschen Demokratie". Deutschlandradio, 30.7.2019
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-12. Alirita 2022-01-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]