Načetín (Kalek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Načetín
Načetín
germane Natschung
vilaĝo
Orienta parto de la vilaĝo super kapelo
Oficiala nomo: Načetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kalek
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Domoj 11 (2011)
Situo Načetín
 - alteco 740 m s. m.
 - koordinatoj 50° 34′ 26″ N 13° 17′ 26″ O / 50.57389 °N, 13.29056 °O / 50.57389; 13.29056 (mapo)
Katastro 22,62 km² (2 262 ha) Načetín u Kalku kaj Načetín
Loĝantaro 46 (2021)
Denseco 2,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1549
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Načetín (Kalek)
Portalo pri Ĉeĥio

Načetín (germane Natschung) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, parto de municipo Kalek en distrikto Chomutov. Ĝi troviĝas proksimume 15,5 km mordokcidente de Chomutov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 11 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 46 loĝantoj. Ĝi estiĝis iam antaŭ duono de duono de la dek sesa jarcento kiel minista domaro, sed minadon de materalo finigis tridekjara milito. Poste plimulto de loĝantoj vivtenis sin per laboro en arbaroj, per produkatado de ligna karbonajloj. Post la dua mondmilito la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, kaj ĝi ŝanĝiĝis en refreŝigejan domaron, kieu estas ekde la jaro 1961 parto de municipo Kalek. Sur la suda rando de Načetín ĝi konstrue ligas al najbara Jindřichova Ves.

Načetín situas en katastra teritorio Načetín u Kalku kaj Načetín kun areo 22,62 km².

Nomo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo akiris sian nomon laŭ rojo, kiu devene nomiĝis Načka. Tiu ĉi nomo estis tradukita en la germanan kiel Natschung kaj poste reen en la ĉeĥan. En la historiaj fontoj la nomo de vilaĝo aperas en formoj: peco de akvo Wnaczke (1555), Welka Naczka (1564), Welka Nacžka (1565), Natzschung (1719), Natsching aŭ Natschung (1787), Natschung (1846) kaj Vnače aŭ Natschung (1886).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1549.

Antaŭ la dua mondmilito estis en Načetín sole kvar membroj de financa gardistaro, kies tasko estis ankaŭ gardi la limon. En la dua duono de la 1930-aj jaroj senĉese pli ofte okazis incidentoj kunigitaj kun Sudetgermana partio, kaj tial estis en la jaro 1938 la financa gardistaro plifortigita je membroj de GDŜ. En la sama jaro estis en la vilaĝon enkondukita elektro. En decembro de 1944 estis subgvide de organizaĵo Todt establita labortendaro por viroj, kiuj estis loĝigitaj en du gastejoj kaj ili laboris en arbaro. La liberigo okazis la 5-an de majo 1945, kiam la germanaj taĉmentoj sen batalo cedis antaŭ traveturantaj rusaj soldatoj.

Post ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio sinkis la nombro de loĝantoj al sepono de la antaŭmilita stato kaj ĝi plu sinkis ĝis komenco de la naŭdekaj jaroj de la dudeka jarcento, kaj la vilaĝo ŝanĝiĝis en refreŝigejan domaron.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869874
1880953
1890902
1900911
1910873
1921756
JaroLoĝantoj
1930705
195071
196151
197031
198025
199111
JaroLoĝantoj
200137
201135
202146

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]