Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj
arta muzeo • nacia muzeo • muzeo
Lando Argentino vd
Situo Bonaero
Adreso Av. del Libertador 1902
Poŝtkodo C1425AAS
Estiĝo 1937
Koordinatoj 34° 34′ 55″ S, 58° 24′ 5″ U (mapo)-34.582-58.4015Koordinatoj: 34° 34′ 55″ S, 58° 24′ 5″ U (mapo)
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero) (urbo Bonaero)
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero) (urbo Bonaero)
DEC
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero)
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero)
Situo de Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero)
Map
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj
Retpaĝo https://museoartedecorativo.cultura.gob.ar/
vdr

La Bonaera Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (hispane Museo Nacional de Arte Decorativo) estas dekoracia muzeo en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Ĝi estis kreita kaj malfermita en 1937 post la akiro, fare de la Ŝtato, de la konstruaĵo kiu estis la Errázuriz-palaco de Matías Errázuriz Ortúzar (ĉilia ambasadoro en Argentino) kaj lia edzino Josefina de Alvear. Ambaŭ amasigis kolekton de artobjektoj kaj mebloj kiujn la Ŝtato akiris samtempe. La muzeo dependas de la Ministerio pri Kulturo de la Nacio.

La konstruaĵo, konstruita inter 1911 kaj 1917, estas en la franca neoklasika stilo. Ĝi estis desegnita de la arkitekto René Sergent.

Ĝi situas en la iama Palacio Errázuriz sur Avenida del Libertador en la distrikto Palermo kaj estas vizitebla de mardo ĝis dimanĉo de 12:30 ĝis 19:00.

La muzeokonstruaĵo ankaŭ estas la ĉefsidejo de la Academia Argentina de Letras.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Pli ol 4 000 objektoj videblas en la dek du ekspoziciejoj, inkluzive de pentraĵoj de El Greco, Jean Honoré Fragonard kaj Édouard Manet, skulptaĵoj el antikveco kaj de Auguste Rodin, orientazia arto, gobelinoj, porcelano, meblaro de la 18-a jarcento kaj kolekto de miniatura arto. La konstanta ekspozicio estas kompletigita per provizoraj ekspozicioj, kaj ankaŭ koruskoncertoj kaj kursoj okazas regule.

El la konstanta kolekto[redakti | redakti fonton]

  • Skulptaĵoj: Antoine Coysevox, Auguste Rodin, Antoine Bourdelle, Ossip Zadkine, Pierre Chinard, Jules Roulleau, Cristoforo Mantegazza, Alberto Lagos, Claude Michel Clodion, Joseph Pollet, Paolo Troubetzcoy, Scipione Tadolini, Joseph Chinard, Léon-Ernest,
  • Miniaturoj: specimenoj de eŭropa origino de la 16-a ĝis 20-a jarcentoj, akvareloj, emajloj, guaŝoj.
  • Meblaro: verkoj de la meblistoj George Jacob, Jean Charles Ellaume, Abraham Roentgen, François-Honoré-Georges Jacob-Desmalter, Pierre Langlois, Claude-Charles Saunier, Jean-Henri Riesener, René Dubois
  • Oraĵaro: verkoj de Pierre Gouthière, François-Thomas Germain.
  • Pentraĵoj: El Greco, Mateo Cerezo, skolo de Lucas Cranach la Maljuna, Fragonard, Camille Corot, Edouard Manet, Henri Fantin-Latour, Manet, Hermen Anglada Camarasa, Joaquín Sorolla, José María Sert, Raquel Ruysch, Jean Baptiste Greuze, Joseph Vernet, Michele Mariechi, Alfred de Deux, Luis de Morales, Eugène Boudin, John Singer Sergent, Nicolas Antoine Taunay, Franz Xavier Winterhalter, Marie Thérèse Geraldy, Aleksandro, Katia kaj Zenaida Serebriakova, Konstantin Somov, Alexandre Benois, Dimitri Levitzki, Giovanni Battista Lampi, Fernando Álvarez de Sotomayor, François Honoré Rigaud kaj Ros, Carl van Loo, Jean-Laurent Mosnier, Hubert Robert.
  • Porcelanoj: Sèvres, Limoge, Vincennes, Chantilly, Mennecy, Meissen, Capucine. (Molda pasto kaj malmola pasto). Ankaŭ ĉina porcelano de la Ming, Chien Lung kaj Yung-Chang periodoj.
  • Tapiŝoj: fabrikaĵoj el Tournai (15-a jarcento), Bruselo (malfrue 16-a jarcento ), Beauvais (18-a jarcento) kaj Gobelinoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]