Nacia Parko Bandipur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Bandipur
nacia parko [+]

Koordinatoj11° 39′ 52″ N, 76° 37′ 38″ O (mapo)11.66444476.627222Koordinatoj: 11° 39′ 52″ N, 76° 37′ 38″ O (mapo)
Areo874 km² (87 400 ha) [+]

Nacia Parko Bandipur (Karnatako)
Nacia Parko Bandipur (Karnatako)
DEC
Nacia Parko Bandipur
Nacia Parko Bandipur
Lokigo de Karnatako en Barato
Map
Nacia Parko Bandipur
Vikimedia Komunejo:  Bandipur National Park [+]
vdr
Tigro en la Nacia Parko Bandipur.
Elefanto kun intenco trapasi la ŝoseon NH 67.

La Nacia Parko Bandipur, angle Bandipur National Park, establita en 1974 kiel tigrorezervejo en la Projekto Tigro, estas nacia parko en la subŝtato Karnatako, Barato, kiu estas la subŝtato kun la dua plej granda tigro-populacio en Barato. Kun la apuda Nacia Parko Nagarhole ĝi estas unu el la plej gravaj tigrorezervejoj en la lando. Ĝi estis iam privata ĉasrezervejo por la Maharaĝo de la Misora regno, sed poste ĝi estis suprengradigita kiel Bandipur tigrorezervejo.[1] Bandipur famas pro sia naturo kaj havas multajn tipojn de biomoj, sed sekaj foliarbaroj estas dominantaj.

La parko ampleksas en areo de 874 kvadrataj kilometroj, protektante kelkajn speciojn el la endanĝerita naturo de Barato. Kun la enjalkuleblaj Nacia Parko Nagarhole (643 km²), Nacia Parko Mudumalai (320 km²) kaj Naturrezervejo Ŭaĝanad (344 km²), ĝi estas parto de la Nilgiria Biosfera Rezervejo kun totalo de 2,183 km²) kio faras ĝin la plej granda protektita areo en suda Barato kaj la plej granda habitato de naturaj elefantoj en Suda Azio.

La parko estas je ĉirkaŭ 80 kilometroj el la urbo Majsuro survoje al grava turisma destino de Ooty.[2] Kiel rezulto, en Bandipur estas multaj turistoj kaj okazas multaj akcidentaj mortigoj de naturaj animaloj okazigitaj de rapidaj vehikloj.[3] Estas malpermeso por trafiko el la 9a vespere al la 6a matene el noktiĝo al mateniĝo por helpi la malpliigon de la mortindico de naturaj animaloj.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bandipur National park". Mysore.nic.in. Alirita la 8an de oktobro 2012.
  2. "Bandipur". mysore.ind.in. Alirita la 27an de majo 2020.
  3. "Taming traffic in Bandipur National Park". Wildlifetrustofindia.org. Arkivita el la originalo la 17an de decembro 2012. Alirita la 27an de majo 2020.
  4. "Night traffic ban at Bandipur extended from 9 to 12 hours". Deccanherlad.com. Alirita la 8an de oktobro 2012.