Nacia Politekniko de Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Politekniko de Ateno
universitato
Informoj
fondodato 31-a de decembro 1836
Situo
Geografia situo 37° 59′ 16″ N, 23° 43′ 54″ O (mapo)37.98786388888923.731613888889Koordinatoj: 37° 59′ 16″ N, 23° 43′ 54″ O (mapo)
lando Grekio
urbo Ateno
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj
• TIME (Top Industrial Managers for Europe )
• Greek Universities Network
• Open Technologies Alliance vd
filiita al
• TIME (Top Industrial Managers for Europe ) vd
Nacia Politekniko de Ateno (Grekio)
Nacia Politekniko de Ateno (Grekio)
DEC
Nacia Politekniko de Ateno
Nacia Politekniko de Ateno
Map
Nacia Politekniko de Ateno
vdr

La Nacia (Metsovian) Teknika Universitato de Ateno (akronime NTUA, greke Εθνικό Μετσόβιο Πολυτεχνείο) estas unu el la plej prestiĝaj kaj plej malnovaj institucioj de alteduko en Grekio [1]. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la "Athens Polytechnic" (Atena Politeknikejo) [2].

La universitato laborigas proksimume 700 akademian personaron, kaj proksimume 10,000 studentoj studas tie, de kiuj 15 procentoj havas progresintajn gradojn. Studoj por bakalaŭro daŭras kvin jarojn [3][4].

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis fondita en 1836 en la Exarchia najbareco de Ateno, kiel duonprofesia instruejo nomita la "Reĝa lernejo de la Artoj", kiu iĝis la nura institucio disponiganta gradojn en inĝenieristiko ĝis la mez -1950-aj jaroj, kiam teknikaj instruejoj komenciĝis fondiĝi ekstere al Ateno. La ĉefkampuso de la universitato situas en la centro de Ateno, sur Bulevardo Patission, kie en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento estis fondita antaŭurba kampuso nomita "Kampuso Zografo" [5].

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas dividita en naŭ akademiajn fakultatojn, kiuj estas dividitaj en 33 sekciojn.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kampuso de la universitato

La universitato ĉiam havis aktivan kaj viglan politikan agadon, kaj ĝi havas fortan forton de studentaj movadoj kaj grupoj batalantaj por paco kaj demokratio en Grekio. La plej klara ekzemplo de tio estas la ribelo ĉe la Atena Politeknikejo, kiu okazis la 17-an de novembro 1973, kaj estis la unua paŝo al la renverso de la milita diktatora reĝimo de Grekio.

En la tri tagoj antaŭ la ribelo, studentoj barikadis sin ene de la universitato, kaj komencis dissendi piratajn radioelsendojn, vokante sur la homoj de Grekio ribeli kontraŭ la registaro. Vespere de la 17-a de novembro, armea tanko eksplodis en la universitaton kaj komencis pafi en ĝi, laŭ ordono de la diktatora registaro. Proksimume 28 studentoj estis mortigitaj en la okazaĵo, kaj la ribelo finiĝis, sed la armea ĥunto estis tre trafita per la okazaĵoj. La ĥunto falis en 1974, post la turka invado de Kipro, kaj ekde tiam la 17-a de novembro estas festata kiel tago de libereco kaj demokratio en Grekio. Ĉiuj lernejoj kaj universitatoj fermiĝas en tiu tago.

La terorisma organizo, La 17-an de novembro, estis nomita laŭ ĉi tiu evento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. QS World University Rankings 2016-2017 (January 1, 2016). Alirita 2016-11-29.
  2. NTUA (greke). NTUA.gr. Arkivita el la originalo je 2012-05-02. Alirita 2009-03-30.
  3. NTUA Schools. NTUA.gr. Arkivita el la originalo je 2009-01-29. Alirita 2009-01-28.
  4. Postgraduate Studies. NTUA.gr. Arkivita el la originalo je 2014-09-15.
  5. History. NTUA.gr. Arkivita el la originalo je 2009-04-01. Alirita 2009-03-30.

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]