Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo
nacia bibliotekouniversitata biblioteko • universitata biblioteko
Komenco 1607 vd
Geografia situo 45° 47′ 49″ N, 15° 58′ 39″ O (mapo)45.79692777777815.977511111111Koordinatoj: 45° 47′ 49″ N, 15° 58′ 39″ O (mapo)
Lando(j) Kroatio vd
Sidejo Zagrebo
Situo Trnje
Adreso Ul. Hrvatske bratske zajednice 4 p.p. 550, 10000 Zagreb
Poŝtkodo 10000
Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo (Kroatio)
Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo (Kroatio)
DEC
Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo
Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo
Map
Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo
Membro de International GLAM Labs Community • Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Generala direktoro Tatjana Petrić
Posedatoj NSK vd
Notoj Tuta stoko: vidu ĉapitron "Posedaĵoj"
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo havas rolon de biblioteko kaj nacia kaj universitata por tuta Kroatio. Ĝia mallongigo kroatlingva estas NSK (Nacionalna i sveučilišna knjižnica u Zagrebu); ĝi havas sian sidejon en Zagrebo kaj gastigas pli ol 2 milionoj da libroj. Temas pri la plej grava kolekto de literaturo en kroata lingvo. En siaj trezoroj troviĝas ankaŭ la unua kroatlingva libro de 1483. Nuna direktorino ĝia estas Tatjana Petrić.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enirejo teretaĝe

La biblioteko fondiĝis en 1607 kiel parto de la jezuita altlernejo Neoacademia Zagrabiensis; ĝia agnosko oficiala estis en 1669 fare imperiestro Leopoldo la 1-a. En 1776 ĝi nomitis Biblioteko de la reĝa akademio de la sciencoj kaj en 1874 ĝi iĝis finfine universitata biblioteko.

Dum la 19-a jarcento transprenitis de ĝi ankaŭ la rolo de nacia biblioteko. En 1913 ĝi translokitis en novan domon ĉe Marulić-placo. Post pli ol ok jarcentoj ĝi alien metitis denove en la 28.5.1994. Ĝi ampleksas nuntempe pluse ses fakultatajn bibliotekojn kaj responsas pri sume 32 aliaj bibliotekoj en la respubliko.

Posedaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la duono de la libraro estas en kroata lingvo. La resto estas en la angla (20 %), en la germana (12 %) kaj en la lingvoj franca, itala, rusa ĉefe. Tre gravas la multo da germanlingvaj antikvaĵoj. Jen le detaloj:

  • 2.015.720 monografioj
  • 24.180 serioj, el kiuj
    • 1.624 aktualaj serioj (CROATICA)
    • 205 aktualaj gazetoj (CROATICA)
    • 1.232 fremdlingvaj serioj
  • 314.427 mikrofilmoj
  • 142.113 manuskriptoj
  • 28.101 kartografiaĵoj
  • 17.580 muzikaĵoj
  • 11.735 titoloj aŭskulteblaj/videblaj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]