Nacia propra aŭtonomeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭstromarksisma principo nacia propra aŭtonomeco ("la principo propra"), evoluigita de Otto Bauer en sia libro Die Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie (La nacia demando kaj socidemokratio) en 1907, estis vidata de li kiel maniero kolekti la geografie disigitajn membrojn de la sama nacio por "organizi naciojn ne laŭ teritorioj sed en simplan asocion de personoj", kaj tiel radikale malligis la nacion disde la teritorio kaj faris el la nacio senteritorian asocion. La aliaj ideologiaj fondintoj de la koncepto estis alia aŭstromarksisto, Karl Renner, en ties eseo Staat und Nacia (Ŝtato kaj nacio) el 1899 kaj la Juda Laborbundisto Vladimir Medem, en ties eseo Di sotsial-demokratie un di natsionale frage (Socidemokratio kaj la nacia demando) el 1904.

Medem[redakti | redakti fonton]

En sia teksto de 1904, Medem ellaboris sian version de la koncepto:

"Ni konsideru la kazon de lando kunmetita el pluraj naciaj grupoj, ekz. poloj, litovoj kaj judoj. Ĉiu nacia grupo kreus apartan movadon. Ĉiuj civitanoj apartenantaj al ajna nacia grupo aliĝus al speciala organizo, kiu havus kulturajn asembleojn en ĉiu regiono kaj ĝeneralan kulturan asembleon por la tuta lando. Al la asembleoj estus donita financaj povoj propraj: aŭ ĉiu nacia grupo rajtus levi impostojn sur siaj membroj aŭ la ŝtato asignus proporcion de ties tuta buĝeto al ĉiu el ili. Ĉiu civitano de la stato apartenus al unu el la naciaj grupoj, sed la demando al kiu nacia movado aliĝi temus pri propra elekto kaj neniu aŭtoritato iel ajn kontrolus ties decidon. La naciaj movadoj estus submetitaj al la ĝenerala juro de la stato, sed en siaj propraj areoj de respondeco ili estus aŭtonomaj kaj neniu el ili rajtus enmiksiĝi en la aferojn de la aliaj."

Subtenantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu principo estis poste adoptita de diversaj partioj, inter ili la Juda Socialista Laborista Partio ekde sia fundo en 1906, la Juda Laborbundo ĉe ties konferenco de aŭgusto 1912 (kiam la mocio "Pri nacia kultura memstareco" fariĝis parto de la programo de la Bundo), la armenaj socidemokratoj, la rusa Konstitucia Demokrata Partio (Kadets) ĉe ties Naŭa Kongreso en junio 1917, la unue otomana kaj poste greka Socialista Laborista Federacio de Tesaloniko, la maldekstraj cionistoj (Haŝomer Hacajr), kiuj favoris dunacian solvon en Palestino, la juda Popolpartio (inspirita de Simon Dubnov, kiu evoluigis koncepton pri juda memstareco egale al la Bauer-a) kaj la Demokrata Unio de Rumaniaj Hungaroj (RMDS) depost 1989.

Oponantoj[redakti | redakti fonton]

La tuta koncepto estis forte oponata de la bolŝevikoj. La broŝuro de Stalin Marksismo kaj la nacia demando (1913) estis ilia ideologia referenco pri la afero, kune kun la Kritikaj Rimarkoj pri la Nacia Demando de Lenin (decembro 1913), speciale la ĉapitro "Kultura-nacia aŭtonomeco" (Stalin estos poste Popola Komisaro de Nacioj de 1917 ĝis 1923.) Al la kritikoj de Lenin kaj Stalin pri la nacia propra aŭtonomeca koncepto poste aliĝos la kataluno Andreu Nin en sia artikolo La aŭstra lernejo, naciaj emancipaj movadoj (1935).

Efektivigo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis adoptita kiel oficiala politiko en la mallongdaŭra Ukraina Popola Respubliko (1917–1920) kaj en la intermilita Estona Respubliko (Leĝo pri propra memstareco el 1925) kaj estis inkludita en la "Deklaro koncernante la protekton de malplimultoj en Litovio" de la Ligo de Nacioj en 1925.

La memstara reprezenta strukturo de la palestinaj judoj inter 1920 kaj 1949, la Asefat ha-Nivharim, ankaŭ povas esti konsiderata kiel efektivigo de la nacia propra aŭtonomeca principo.

Ekde la falo de Sovetio kaj ties satelitaj reĝimoj, la nacia propra memstareco estas la principo sur kiu leĝoj aplikantaj al etnaj malplimultoj estis faritaj, kiel la "Ago pri naci-minoritata kultura aŭtonomeco" de Estonio en 1993, la Ago LXXVII de 1993 de Hungario pri la "Rajtoj de naciaj kaj etnaj malplimultoj," la latvia "Leĝo pri nelimigita evoluado kaj rajtoj al kultura aŭtonomeco de la nacioj de Latvio kaj etnaj grupoj" el 1991, la litovia "Leĝo pri etnaj malplimultoj," la rusia "Leĝo pri nacia-kultura aŭtonomeco" el 1996 kaj la ukrainia "Leĝo pri naciaj malplimultoj" el 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo National personal autonomy en la angla Vikipedio.