Nadeĵda Durova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadeĵda Durova
Persona informo
Надежда Андреевна Дурова
Naskiĝo 17-an de septembro 1783 (1783-09-17)
en Sarapul
Morto 21-an de marto 1866 (1866-03-21) (82-jaraĝa)
en Jelabuga
Tombo Jelabuga vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Profesio
Okupo verkistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nadeĵda Durova en rusa husara uniformo

Nadeĵda Andrejevna DUROVA (ruse Надежда Андреевна Дурова; naskiĝis la 17-an de septembro 1783 en Kievo, la Rusia Imperio (laŭ alia fonto en Ĥersono) — mortis la 2-an de aprilo 1866 en Jelabuga, la Rusia Imperio) estis la unua rusa militistino kaj fama verkistino. Kelkajn faktojn el ŝia eventriĉa biografio prenis dramisto Aleksander Gladkov por sia populara teatraĵo "Antaŭ longa tempo" kaj eminenta reĝisoro Eldar Rjazanov por sia rimarkinda filmo "Husara Balado".

Ŝia patro Andrej Vasiljeviĉ Durov estis kavaleria rotestro, la patrino Maria originis el nobela klano Aleksandroviĉ. La milita servo de la familiestro okazis diversloke, tial la gefamilianoj ofte migris tra la lando. Ĉi-vivkondiĉoj grave influis etulinon Nadeĵda, kiu kutimiĝis konduki sin kiel petolema knabo. Kiam ŝi iĝis adoleskulino la patro donacis al ŝi bonan ĉevalon Alkid kaj Nadeĵda de tiam multe rajdis kun granda plezuro.

Ekde 1789 la patro servis kiel urboestro de Sarapul en Udmurtio. Oktobre de 1801 laŭ volo de la patro Nadeĵda edziniĝis al prezidanto de la urba juĝantaro V.S.Ĉernov, kiun ŝi ne amis. Kvankam en 1803 naskiĝis ties filo Ivan, sed interrilatoj de la geedzoj restis plu malbonaj. Tri jarojn Nadeĵda turmentis kaj decidis forlasi la familion kaj reveni hejmen. Tamen ŝia patrino malpermesis ĉi-tion.

Tial en 1806 la juna virino vestis sin kiel ordinara kozako kaj venis la kozakan regimenton tramarŝantan la urbon. Marte de 1807 en Grodno ŝi varbiĝis kiel 17-jara nobela junkro Aleksander Sokolov en la Kavaleria Ulana regimento.

En kelkaj bataloj kontraŭ la napoleona armeo en la rusia parto de Orienta Prusio Durova okazigis realan viran kuraĝon kaj pro savo de vundita oficiro estis rekompencita per la kruco de Sankta Georgo. Samtempe plialtiĝis ŝia milita rango ĝis kornedo.

Post longa serĉado la gepatroj trovis la malaperintan filinon kaj petis perletere decidon de imperiestro Aleksandro la Unua por revenigi ŝin hejmen. Tamen tiu post privata aŭdienco kun Nadeĵda Durova en Sankt Peterburgo permesis al ŝi plu militservi kiel Aleksander Andrejeviĉ Aleksandrov (li mem elpensis ĉi-pseŭdonomon) en husara regimento de Mariupol.

Dum la Franca invado al Rusio okazinta en 1812 "subleŭtenanto Aleksandrov" kiel eskadronestro partoprenis en kelkaj bataloj kaj tiam estis grave vundita ŝia gambo. Post resaniĝo ŝi plu servis kiel oficiro-faktoto de ĉefmarŝalo Miĥail Kutuzov. Ŝi ankoraŭ militis dum sieĝoj de fortreso Modlin kaj germana urbo Hamburg en 1813.

En 1816 "staba rotestro Aleksandrov" eksiĝis el la rusa armeo kun dumviva pensio. Ŝi kelkajn jarojn loĝis en la ĉefurbo kaj poste en Jelabuga.

Tie ŝi komencis verki siajn rememorojn, ĉar longtempe ŝi enskribis la okazintajn eventojn en sian taglibron. Per ŝia frato Vasilij la manuskripton ricevis la fama rusa literaturisto Aleksandr Puŝkin, kiu ĝin korektis, multon reduktis kaj eldonis kiel dokumenta eseo en revuo "Sovremennik" sub titolo "Memuaroj de kavaliro-junulino" en 1836.

Poste oni eldonis ceterajn ŝiajn verkojn, kiujn tre ŝatis legantoj. Entute aperis ŝia kvarvoluma verkaro.

Tiam ŝi preferis loĝi en Sankt Peterburgo kaj ofte partoprenis en mondumaj renkontoj, kiujn ankaŭ vizitis la cara familio. En Vintra palaco imperiestro Nikolao la Unua kaj lia edzino Maria favoris al ŝi, prezentis tieajn belaĵojn kaj interesiĝis pri ŝia militservo.

En 1840 Nadeĵda Durova revenis en Jelabuga, kie travivis ankoraŭ 26 jarojn. Ĝismorte ŝi vestiĝis kiel viro kaj tre koleris, kiam oni apelacis al ŝi kiel al damo. Ŝi mortis la 2-an de aprilo 1866, tiam ŝi aĝis okdektri jarojn. Ŝin oni enterigis en la urba tombejo, kie en 1941 ankaŭ estis sepultita alia fama rusino Marina Cvetajeva.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]