Nankino
Nankingo (南京) | |
ĉine: 南京, pinjine Nánjīng | |
subprovinca urbo | |
Nankingo
| |
Oficiala nomo: 南京市 | |
Kromnomoj: 金陵 (Ora Maŭzoleo), 石城 aŭ 石头城 (Ŝtona urbo) | |
Lando | Ĉinio |
---|---|
Provinco | Ĝjangsuo |
Historiaj regionoj | Dinastio Song, Dinastio Ming |
Rivero | Jangzio |
Situo | Nankingo |
- alteco | 15 m s. m. |
- koordinatoj | 32° 03′ 00″ N 118° 46′ 00″ O / 32.05000 °N, 118.76667 °O (mapo) |
Areo | 6 598,00 km² (659 800 ha) |
Loĝantaro | 7 713 100 (2009) |
Denseco | 1 169,01 loĝ./km² |
Loĝigo | 495 A. D. |
Estro | Ji Jianye |
Horzono | GMT (UTC+8) |
Poŝtkodo | 210000 - 211300 |
Telefona antaŭkodo | 25 |
Aŭtokodoj | 苏A |
Arbo | Himalaja cedro |
Floro | Umeo |
Situo de Nankingo enkadre de Ĉinio
| |
Situo de Nankingo enkadre de provinco Ĝjangsuo
| |
Vikimedia Komunejo: Nanjing | |
Retpaĝo: www.nanjing.gov.cn | |
Nankino (en NPIV) aŭ Nankingo (ĉine: 南京, pinjine: Nánjīng) estas milionurbo en la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina nomo signifas "suda ĉefurbo". Nankingo estas ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo.
Historio
Nankingo havas historion de pli ol 2000 jaroj. Ekde 220 ĝis 589 ĝi estis ĉefurbo de malgrandaj dinastioj, ekde 1127 ĝis 1279 ĉefurbo de la suda Dinastio Song, kaj komence de la Dinastio Ming (1368) Nankingo estis ĉefurbo de la tuta Ĉinio. Nankingo en tiu tempo havis gravan havenon.
La Porcelanturo aŭ Porcelanpagodo de Nankingo (en ĉina 南京陶塔 Nánjīng Táotǎ), estis pagodo de preskaŭ 80 m de alto situanta borde de la rivero Jangzio en la urbo Nankingo, iama ĉefurbo de Ĉinio. Ĝi estis konstruita en la 15a jarcento dum la dinastio Ming, kaj detruita en la 19a jarcento dum la Tajpinga ribelo.
En la jaro 1842 Nankingo estis la loko de la "Traktato de Nankingo", per kiu Okcidento igis la "Regnon de la Mezo" malfermiĝi. En tiu paco Hongkongo iĝis brita kaj Ŝanhajo iĝis zono ne regita de la ĉina registaro. En la jaro 1911 Nankingo refoje estis ĉefurbo de la Ĉina Respubliko pro la ruinigo de la ĉina monarkio far Sun Yixian, kaj ekde 1927 ĝis 1949 ĉefurbo de la registaro de Gúomíndăng (中國國民黨).
Nankingo estis loko de la Masakro de Nankingo en la jaro 1937. En tiu militkrimo la Japanaj okupantoj murdis 300 000 ĉinajn civilulojn.
Hodiaŭ Nankingo estas grava centro de la komerco kaj eduko de la orienta Ĉinio.
Bildaro
-
Urbocentro
-
Urbomuro el Mingepoko
-
Urba muzeo
-
Templo Linggu
-
Klasikaj domoj