Narvik
Narvik | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo administra centro urba areo en Norvegio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 051 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 072 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 68° 26′ N, 17° 26′ O (mapo)68.4382817.42777Koordinatoj: 68° 26′ N, 17° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 6,78 km² ( 678 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Narvik (town) [+] | |||||
Narvik estas urbo kaj komunumo en la provinco Nordland en Norvegio. La urbo havis (je la 1-a de januaro 2005) 18 512 loĝantojn. Kun sia situo je 68° norda latitudo ĝi estas post la en Rusio, iom pli norde situanta Murmansk la plej norda urbo en Eŭropo kun fervojostacio.
Geografio kaj historio
[redakti | redakti fonton]Pro la situo ĉe la varma Golfofluo en la Atlantiko Narvik estas bonega loko por subakvadi. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la fino de la 'Malmbana' (ercolinio), la fervojo de Luleå en Svedio sur kiu oni transportas ferercon kiu estas enŝipigita en Narvik. La kaŭzo de enŝipigo de la erco en Narvik kaj ne en Luleå estas ke la Botnia Golfo kaj partoj de la Balta Maro dum la vintro glaciiĝas kaj la Norvega bordo danke al la varma golfofluo ĉiam havas senglaciajn havenojn.
La lokon de la urbo elektis angla–sveda konzorcio en 1883 kaj nomumis Victoriahavn en 1887. La investa konzorcio bankrotis en 1889, sed la konstruon daŭrigis la norvega registaro en 1892 kaj ŝanĝis la nomon en 1898 al Narvik.
Ĝi iĝis urbo en 1902 kaj rapide evoluis danke al la plej norda fervoja linio de la mondo. Dum la dua mondmilito, la germanoj okupis ĝin (aprilo de 1940), antaŭ ties bordoj okazis akraj bataloj inter la brita kaj germana mararmeoj. Ĝin reakiris por la aliancanoj angla-franca ekspedicia armeo, la 28-an de majo, sed post kolapso de la franca fronto, ili devis evakui la soldatojn la 9-an de junio.
Post la milito, Narvik estis rekonstruita kaj denove iĝis grava haveno de la ferercoj. Tio kaj la fiŝado gravas en ties ekonomia vivo.
Narvik kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1907 Arne Arnessen fondis klubon en Narvik (vidu : Esperanto-movado en Norvegio ).
Dum la 1930-aj jaroj, Esperanto estis la ĉefa kultura agado sur la fervojo de Luleå al Narvik.
En Narvik ekzistas E-monumento inaŭgurita la 16-an de aŭgusto 1934, fare de intendanto-generalo Louis Bastien, post la 26-a UK en Stokholmo. Ĝi estas unu el la plej nordaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Arne Flekstad, arĥitekto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Turisma retejo por Narvik Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine