Natangio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Natangio estas la teritorio, kie vivis la balta gento de natangoj, unu de la praprusaj gentoj. Ĝi situas inter la regionoj Sambio kun la rivero Pregolja, Varmio kaj Bartio. En tiu regiono naskiĝis Herkus Mantas, la ĉefa estro de la dua praprusa ribelo. Sur teritorio de genta Natangio verŝajne estis centro de la kulto Romuva.

En 1945 Natangio estis dividita inter Pollando (Varmia-Mazuria provinco) kaj Kaliningrada provinco (unue Sovetunio, kaj poste Rusio). Sur la teritorio de origina Natangio troviĝas la municipo Górowo Iławeckie (germane ĝis la jaro 1945 Landsberg) kaj povas esti, ke Bartoszyce.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Henryk Łowmiański, "Studia nad początkami społeczeństwa i państwa litewskiego" (Studoj pri komenco de la litova socio kaj ŝtato), volumoj 1–2, Wilno 1932.
  • J. Powierski, Prussica, Malbork 2003.