Naturrezervejo Kriŝna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturrezervejo Kriŝna
protektata areo [+]
Koordinatoj15° 42′ 0″ N, 80° 42′ 0″ O (mapo)15.780.7Koordinatoj: 15° 42′ 0″ N, 80° 42′ 0″ O (mapo)

Areo194,81 km² (19 481 ha)

Naturrezervejo Kriŝna (Andra-Pradeŝo)
Naturrezervejo Kriŝna (Andra-Pradeŝo)
DEC
Lokigo de Andra-Pradeŝo en Barato
Map
Naturrezervejo Kriŝna
Vikimedia Komunejo:  Krishna Wildlife Sanctuary [+]
vdr
Mangrovoj en Naturrezervejo Kriŝna, Andra-Pradeŝo, Barato.

Naturrezervejo Kriŝna estas naturrezervejo kaj estuaro situanta en Andra-Pradeŝo, Barato.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Naturrezervejo estas parto de la mangrova humidejo en Andra-Pradeŝo kaj estas situanta en la marborda ebenaĵo de la delto de la rivero Kriŝno.

La Kriŝna mangrovoj kuŝas inter 15° 2' N kaj 15° 55' N en latitudo kaj 80° 42'- 81° 01' Or en longitudo tra la distriktoj Kriŝno kaj Guntur de Andra-Pradeŝo.

Ĝi inkludas la arbarrezervojn Sorlagondi, Naĉugunta, Jeliĥetladibba, Kottapalem, Molagunta, Adavuladivi kaj Lankivanidibba. Ili okupas la insulojn de la delto kaj apudajn ĉefterojn de la distriktoj Kriŝno kaj Guntur.

Parto de la mangrovoj estas situanta tre for el la ĉefaj mangrovaj areoj. Tiu nekonektaj regionoj kuŝas ĉe Maĉilipatnam en la orientaflanko kaj ĉe Nakŝatranagar en ties okcidento.

Flaŭro kaj Faŭno[redakti | redakti fonton]

Rama hipolao Hippolais rama en Naturrezervejo Kriŝna, Andra-Pradeŝo, Barato.

Krom multaj raraj kaj interesaj reptilioj (serpentoj), la amfibia faŭno prezentas en la Naturrezervejo Kriŝna speciojn kiaj la komuna rano, la lutro kaj la Mara krokodilo.

Herbomanĝuloj de la Rezervejo estas la Ĉitalo, la Akvocervo kaj aliaj.

Aliaj specioj troviĝantaj en la Naturrezervejo estas Hienoj, Ĝangala kato, Fiŝkato, vulpoj kaj ursoj.

Kelkaj birdospecioj estas la Kresta serpentaglo, la Azia koracio, motaciloj, kaj pipioj.

Park-specifa Informaro[redakti | redakti fonton]

Alireblo: 80 km laŭ ŝoseo el trajnstacio Vijajavada. Je 25 km el Repalle en distrikto Guntur.

Gasteblo: arbaraj gastejoj ĉe Vijajavada kaj Repalle en distrikto Guntur.

Sezono: oktobro al februaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. APFD Website. Forest.ap.nic.in. Arkivita el la originalo je 2012-05-22. Alirita 2012-07-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-22. Alirita 2012-10-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]