Naumburg (Saale)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Naumburg
Naumburg
Blazono
Naumburg (Saale) (Germanio)
Naumburg (Saale) (Germanio)
DEC

Map

Flago
Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03445
Poŝtkodo 06601–06618
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 4800
Aŭtomobila kodo BLK
Oficiala Municipokodo 15084355
Politiko
Komunumestro Bernward Küper
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 1
06618 Naumburg (Saale)
Demografio
Loĝantaro 32289 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 11° 49′ O (mapo)51.15209511.809819Koordinatoj: 51° 9′ N, 11° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 130 m
Areo 76,04 km²
Oficiala retejo http://www.naumburg.de
vdr

Naumburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 32 289 loĝantojn. Dum la lastaj jaroj la urba teritorio pro diversaj administraj reformoj signife grandiĝis: kiel ĝis nun lasta el tiuj ampleksigoj la 1-an de januaro 2010 la kvar ĝis tiam sendependaj komunumoj Bad Kösen, Crölpa-Löbschütz, Janisroda kaj Prießnitz iĝis urbopartoj.

Naumburg situas borde de la riveroj Saale kaj Unstrut.

la urba katedralo
la renesanca urbodomo
urba muzeo "Hohe Lilie"

Historio[redakti | redakti fonton]

Naumburg iam estis rezidejo de la episkopo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz.

Esperanto en Naumburg[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1990-aj jaroj la unua "liga kunveno" de la unuiĝinta Germana Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj suborganizoj el la antaŭaj du germanaj ŝtatoj kunvenis en Naumburg. Inter la 27-a de decembro 2003 kaj la 3-a de januaro 2004 la 47-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo kaj pritraktis la temon "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto". De la 28-a de decembro 2012 ĝis la 4-a de januaro 2013 okazis en la urbo la 4-a JES (Junulara E-Semajno)[1].

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2012-09-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]