Kuba korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nazkorvo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba korvo
Kuba korvo
Kuba korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. nasicus
Corvus nasicus
(Temminck, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kuba korvo, aŭ Nazkorvo laŭ la scienca nomo Corvus nasicus, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj. Temas pri unu el la kvar specioj de korvoj kiuj loĝas en kelkaj insuloj de Karibio. Du el tiuj specioj (la Blankgorĝa korvo, Corvus leucognaphalis kaj la Jamajka korvo, Corvus jamaicensis) kunhavas similajn trajtojn kun la Kuba korvo kaj estas evidente tre proksimaj parencoj dum la tria specio nome la Palmokorvo diferenciĝas en kelkaj gravaj trajtoj kaj estas malfrua alveninto laŭ evoluaj termioj kaj montras karkcterojn pli similajn al la nordamerikaj specioj kiel la Fiŝkorvo (kun kiu ĝi estas probable proksima parenco).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu socia birdo tre komune ĉe plej parto de la granda insulo de Kubo kaj en la proksima Insulo de PinosInsulo de Juventud en arbaroj (kio kialas pro la surloka hispanlingva nomo “kao montero” kie “kao” estas indiĝena nomo por korvoj kaj “montero signifas “monta”) kaj areoj kiuj estis klarigitaj por agrikulturo, palmejoj kaj bordoj de marĉoj. Ĝi troviĝas ofte ĉe farmoj kaj vilaĝoj kie ŝajne adaptiĝis bone al vivo en relative proksima kontakto kun homoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas fortika kaj mezgranda (40–46 cm longa) arbarkorvo. La beko de tiu specio estas longa kaj forta (kio kialas pro la scienca nomo nasicus kio signifas en la latina “nazeca”) kun milda kurbo pinte kiu havigas grandkapan profilon. La naza bridaĵo ampleksas antaŭen kaj poste supren kaj ofte montras la naztruojn kiuj estas kaŝitaj en preskaŭ ĉiuj la aliaj membroj de la genro Corvus. Estas makulo de malhelgriza nuda haŭtaĵo malantaŭ la brunecruĝa okulo kaj baze de la suba makzelo. La nigra plumaro havas bluecpurpuran brilo sub bona lumo. La beko, gambojn kaj piedojn estas nigraj. Junuloj estas iom pli senbrilaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ties manĝo konsistas el frukto kaj insektoj kvankam ili ŝajne pretas preni restaĵon de homa manĝo kaj rubopurigas erojn kiam estas oportuno. Ili estas kutime ĉu solaj ĉu laŭ paroj. Grandaj bruaj aroj povas esti vidataj en ripozejoj aŭ kiam ili manĝas en arboj ĉefe fruktoj, sed ili ankaŭ pretas manĝi surgrunde ĉefe kie estas greno kaj aliaj semoj dise aŭ lasitaj senprotekte surface de kampo. Ili estas ĉiomanĝantaj ĉar povas preni palmofruktojn, reptiliojn, ovojn, moluskojn ktp.

La voĉo estas tre rimarkinda kaj tre nekorveca, kun strangaj likvidecaj bobelaj notoj kaj alttonaj ringing sonoj produktitaj en diversaj kombinaĵoj. Ili produktas ankaŭ fajnan ĉirpadon "aaaaaŭh" kiu leviĝas prononce. Oni diras, ke ili estas tre inteligentaj kaj ke ili povas foje eĉ imiti la homan voĉon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas konstruita en altaj arboj, ĉefe palmoj, kvankam oni konas ankoraŭ malmulte da informo pri la reproduktado. Ĉio okazas de marto al julio, prefere en nesto konstruita el bastonetoj, pajloj kaj plumoj. Ovodemetado estas de ĝis 4 ovoj verdecaj kun brunaj kaj violecaj makuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Filmoligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]