Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
Aspekto
Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (arabe نواف الأحمد الجابر الصباح, Naŭāf al-Aḥmad al-Ĝābir aṣ-Ṣabāḥ; naskiĝis la 25-a de junio 1937 en Kuvajturbo, mortis la 16-an de decembro 2023) estas kuvajta nobelo kaj politikisto. Ekde la 30-a de septembro 2020 ĝis 2023 li estis la emiro de Kuvajto kaj do ties ŝtatestro, post la morto de sia duonfrato Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah.
Kontraŭe al ekde 1921 ekzistanta kutimo inter la dinastiaj branĉoj al-Ĝabir kaj as-Salim, Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah nomumis sian fraton ŝejĥo Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah kronprinco kaj do tronheredonto.