Saltu al enhavo

Neciklopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logo de Neciklopedio, kreita el terpomo nomata "Sofio" por parodii la logobildon de Vikipedio

Neciklopedio (angle: Uncyclopedia) estas retejo, kiu priskribas sin kiel "la enciklopedio libera de enhavo [kiun] iu ajn povas redakti". Ĝi estas parodio de Vikipedio, kvankam Neciklopedio asertas la malon. Ĝia devizo estas aludo pri la konata devizo de la Vikipedio, "la liberenhava enciklopedio kiun ĉiu povas redakti".

La retejon kreis Jonathan Huang kaj lia nenomata kunulo, en januaro 2005. Laŭ enhavo la anglalingva Neciklopedio estas tre riĉa, sed ekzistas ankaŭ pluraj versioj en aliaj lingvoj.

La Esperanta Neciklopedio enhavis 1,000 artikolojn (tiel nomataj “artiŝokojn”) en decembro 2009. La mila estis kreita je la 15-a de decembro, kaj temas pri Zamenhofa Tago. En februaro de 2026 la nombro de artikoloj estis pli ol 6 100.

La Neciklopedio jam konigis Esperantajn diraĵojn ne antaŭe publikigitajn. Ekzemple: “Ne trinku bieron, aŭ vi diros la veron” (tre libera traduko de la latina In vino veritas.)

Lingvaj versioj

[redakti | redakti fonton]
Neciklopedio en aliaj lingvoj:
lingvokodolingvoligilonomo
ar:arabaالعربيةبيضيپيديا
bedipidja 'ovapedio'
ca:katalunaCatalaValenciclopèdia
cs:ĉeĥaČeskyNecyklopedie
da:danaDanskSpademanns Leksikon
de:germanaDeutsch (arkive je 2008-12-05)Uncyclopedia.de
el:grekaΕλληνικά[rompita ligilo]Ανεγκυκλοπαίδεια
en:anglaEnglishUncyclopedia
eo:EsperantoEsperantoNeciklopedio
es:hispanaEspañolInciclopedia
fi:finnaSuomiHikipedia
fr:francaFrançaisDésencyclopédie
he:hebreaעבריתאיןציקלופדיה
hu:hungaraMagyarUnciklopédia
it:italaItalianoNonciclopedia
ja:japana日本語アンサイクロペディア
ko:korea한국어 백괴사전
la:latinaLatina Necyclopædia
nl:nederlandaNederlands (arkive je 2009-07-03)Onziclopedie
no:norvegaNorskIkkepedia
pl:polaPolskiNonsensopedia
pt:portugalaPortuguêsDesciclopédia
ru:rusaРусскийАбсурдопедия
sv:svedaSvenskPsyklopedin
zh-tw:ĉina中文(正體)偽基百科
zh:ĉina (tradicia)中文伪基百科
meta:metaUnMetaUncyclomedia Foundation
info:lingvelektoBabelIndekso

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto:

En la angla: