Nekunlabora movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nekunlabora movado
movado por hinda sendependeco
Lando(j) Barato vd
Ĉefestro(j) Mohandas Karamchand Gandhi vd
vdr

La nekunlabora movado estis politika kampanjo lanĉita la 4an de Septembro 1920, de Mahatma Gandhi por instigi baratanojn retiri sian kunlaboradon kun la brita registaro, kun la celo devigi la Britojn garantii memregadon kaj plenan sendependecon (Purna Swaraj) al Hindio.[1][2][3]

Tio venis kiel rezulto fare de la Hindia Nacia Kongreso (HNK) de ties apogo al britaj reformoj post la aprobo de la leĝo Rowlatt Act la 18an de Marto 1919 — kiu suspendis la rajtojn de politikaj malliberuloj en procesoj pro ribelo,[4] kaj ĝi estis konsiderata "politika vekiĝo" fare de baratanoj kaj kiel "minaco" fare de Britoj[5]— kaj post la Masakro de Amritsar de 13a de Aprilo 1919.[4][6]

La movado estis unu el la unuaj organizitaj agadoj de Gandhi de grandskala satyagraha (civila malobeo).[2] La planado fare de Gandhi de la nekunlabora movado inkludis konvinkadon al baratanoj retiri sian laboron el ajna aktiveco kiu "subtenas la britan regadon kaj ankaŭ la ekonomion en Hindio,"[7] inklude la britajn industriajn kaj edukajn instituciojn.[7] Pere de neviolentaj rimedoj, aŭ Ahimsa, protestantoj malakceptu aĉeti britajn varojn, adoptu la uzadon de lokaj manfaritaĵoj, kaj bajkotu likvor-vendejojn.[8] Aldone al promocio de la "mem-fido" per spinado de ĥadi, aĉetante nur hindi-faritajn varojn, kaj bojkotante britajn varojn, la nekunlabora movado de Gandhi alvokis al la restaŭrado de la Ĥilafat Movado en Turkio kaj al la fino de la netuŝebleco. Tio rezultis en publikaj mitingoj kaj strikoj (hartal), kio kondukis al la unuaj arestoj kaj de Nehru kaj de lia patro, Motilal Nehru, la 6an de Decembro 1921.[9]

La nekunlabora movado estis inter la pli larĝa movado por la Hinda sendependigo el la Britia regado[10] kaj finis, kiel Nehru priskribis en sia membiografio "An Autobiography", "subite" la 4an de Februaro 1922 post la Ĉaŭri-ĉaŭra incidento.[11] Postaj sendependigaj movadoj estis la Salomarŝo kaj la "Quit India" Movado.[10]

Kvankam intencis esti neviolenta, la movado estis finfine suspendita de Gandhi en Februaro 1922 post la Ĉaŭri-ĉaŭra incidento, en kiuj nombraj policanoj estis murditaj de homamaso en Ĉaŭri Ĉaŭra, Unuiĝintaj Provincoj.[3] Tamen, la movado markis la transiron de la hindia naciismo el mezklasa bazo al la amasoj.[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Culture And Heritage - Freedom Struggle - The Non Cooperation Movement - Know India: National Portal of India. Arkivita el la originalo je 2021-08-11. Alirita 2021-08-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-08-11. Alirita 2021-12-02.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Noncooperation movement." Encyclopedia Britannica, December 15, 2015. Retrieved 2021-08-10.
  3. 3,0 3,1 Wright, Edmund, ed. 2006. "non-cooperation (in British India)." A Dictionary of World History (2a eld.). Oxford University Press. ISBN 9780192807007.
  4. 4,0 4,1 Tharoor, Nehru: The Invention of India (2003) pp. 26-36
  5. Wagner, Kim. Amritsar 1919 (2019) p. 59
  6. Wagner, Kim. Amritsar 1919 (2019) p.243
  7. 7,0 7,1 Ghosh, Durba. (Julio 2017) The Reforms of 1919: Montagu–Chelmsford, the Rowlatt Act, Jails Commission, and the Royal Amnesty (angle), p. 27–59. doi:10.1017/9781316890806.003. ISBN 9781316890806.
  8. (2007) “Nationalism in India”, India and the Contemporary World - II Textbook in History for Class X. NCERT, p. 38. ISBN 978-81-7450-707-5.
  9. Tharoor, Nehru: The Invention of India (2003) pp. 41-42
  10. 10,0 10,1 Essay on Non-Cooperation Movement : Data Points
  11. Nehru. An Autobiography (1936). p. 81