Nemesnádudvar
Etoso
Nemesnádudvar (nemeŝnAdudvar), germane Nadwar estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja. La loknomo signifas: nobelo-kano-korto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/85/Nemesn%C3%A1dudvar%2C_k%C3%B6zs%C3%A9gh%C3%A1za_2022_02.jpg/220px-Nemesn%C3%A1dudvar%2C_k%C3%B6zs%C3%A9gh%C3%A1za_2022_02.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 59 km²
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 6345
- Telefonprefikso: 79
Situo
[redakti | redakti fonton]Nemesnádudvar situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Baja. La lasta troviĝas 22 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1432 en formo Nádudvar. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento alvenis serboj kaj slovakoj, baldaŭe germanoj kaj hungaroj. En 1947 la germanoj estis deportitaj, alvenis rifuĝintaj hungaroj el Jugoslavio kaj Ĉeĥoslovakio. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Hajós-Vaskút. Krom la vinkulturo la loĝantoj okupiĝas pri produktadoj de lignaĵoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/M%C5%B1vel%C5%91d%C3%A9si_h%C3%A1z%2C_Nemesn%C3%A1dudvar.jpg/220px-M%C5%B1vel%C5%91d%C3%A9si_h%C3%A1z%2C_Nemesn%C3%A1dudvar.jpg)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Nemesnádudvar naskiĝis Katalin Hollósy (grafikisto).