Nicolas Defrêcheux
| Nicolas Defrêcheux | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 10-an de februaro 1825 en Lieĝo | ||||
| Morto | 26-an de decembro 1874 (49-jaraĝa) en Herstal | ||||
| Tombo | Robermont Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | valona vd | ||||
| Ŝtataneco | Belgio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Joseph Defrecheux (mul) | ||||
| Patrino | Élisabeth Piron (mul) | ||||
| Edz(in)o | Jeanne Germay (mul) | ||||
| Infanoj | Joseph Defrecheux (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto • verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicolas Defrecheux (naskiĝis en 1825 en Lieĝo, mortis en 1874) estas valona verkisto.
De li la valona muzo ekhavas novan dirmanieron "Lasu min plori" estis eldonata de la gazeto "Le Journal de Liège" [La Ĵurnalo de Lieĝo] la 23-an de junio 1854. Tiu verko tuj fulme sukcesis, parte dank'al moda melodio de franca komponisto.
Tiu unua sukceso estis de dua sekvita en 1856, la "Kraminjono" (populara danco, kies gedancantoj sinsekvas unuvice intertenantaj sin per la manoj). "Ĉu vi vidis onin preterpasi?". Tiu-ĉi estis tiom sukcesa, ke lieĝanoj finfine kreis la Lieĝan Asocion pri la Valona Literaturo, kiu estis definitive disvolvonta la dialektan literaturon. Kun Defrecheux vere ekas la valona liriko.
Lirismo kaj kanzono reale disiĝis nur je la fino de la jarcento; tamen tiu disiĝo estis jam komencinta. Eĉ tro nete, ĉar la delikata kaj nuanca Defrecheux-a lirismo naskis imitantojn, kiuj konfuzis sentemon kaj delikatecon kun sentimentaleco kaj afekteco.
Lulkanto
________
Ekdormu en via lulilo,
la nokto la teron envolvas;
la junaj birdetoj kunkaŭras
jam sub la patrina flugilo.
Kunŝovu palpebrojn tiam glatajn
je blondokulharoj randatajn:
mi vidis, sur sojlo staranta
la polvoviraĉon* venantan,
Sendinte vin benis min Dio:
pli roza ol pulpo la fraga,
ol ĝia floreto blanka,
vi estas por mia feliĉo.
Tuj kiam vi tutendormiĝos
l'anĝeloj ĉielaj alvenos;
sed ilin jam vidis vi, bebo,
ĉar al vi ekridis la lipoj!
* Mita ulo, kiu dormigis infanojn per ĵeto de sableroj en iliajn okulojn.

