Nicolas Fuss
Nicolas Fuss | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1755 en Bazelo | ||||
Morto | 4-an de januaro 1826 (70-jara) en Sankt-Peterburgo | ||||
Tombo | Smolenska Luterana Tombejo [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Svislando • Rusia Imperio [#] | ||||
Alma mater | Rusia Akademio de Sciencoj [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Albertine Benediktine Philippine Louise Euler [#] | ||||
Infanoj | Paul Heinrich Fuss • Georg Albert von Fuß [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | algebro • analitiko • geometrio • mekaniko • trigonometrio [#] | ||||
Aktiva en | Sankt-Peterburgo [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Leonhard Euler [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicolas FUSS (naskiĝinta la 29-an de januaro 1755, mortinta la 4-an de januaro 1826), konata ankaŭ kiel Nikolai FUSS, estis svisa matematikisto, kiu loĝis plej parton de sia vivo en Rusio.
Fuss naskiĝis en Bazelo (Svisio). Li translokiĝis al Sankta Peterburgo por servi kiel matematika helpanto al la samurbano Leonhard Euler el 1773 al 1783, kaj restis tie ĝis sia morto. Li kontribuis al la sfera trigonometrio, la diferencialaj ekvacioj, la optiko de mikroskopoj kaj teleskopoj, diferenciala geometrio, kaj al asekura matematiko. Li kontribuis ankaŭ al la Eŭklida geometrio, inklude la studadon de la problemo de Apolono.
En 1797, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. El 1800 al 1826, Fuss servis kiel konstanta sekretario de la Akademio de Sciencoj en Sankta Peterburgo. Li estis elektita Eksterlanda Honora Membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1812.[1] Li mortiĝis en Sankta Peterburgo.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Book of Members, 1780–2010: Chapter F. American Academy of Arts and Sciences. Alirita 28a de Julio 2014.