Obstalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nidstalden)
Obstalden
Blazono de Obstalden
Obstalden
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 7′ 2″ N 9° 9′ 2″ O / 47.11722 °N, 9.15056 °O / 47.11722; 9.15056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 460
Areo 23,76 km²
Alteco 684 m super marnivelo
Poŝtkodo 8758
Mapo de Obstalden
vdr

Obstalden estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 460 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Obstalden estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Obstalden situas ĉe la suda bordo de Valenlago. La efektiva vilaĝo troviĝas sur teraso de Kerenzerberg sur alteco de 685 m s.m. Al la iama komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo la vilaĝetoj Hüttenberge, Walenguflen, Nidstalden, Voglingen kaj Mühletal. Kune kun Filzbach kaj Mühlehorn Obstalden formas la regionon Kerenzerberg. Sur la iama komunuma teritorio situas la montmasivo Mürtschenstock.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Obstalden limas en nordo aliflanke de Valenlago al Amden (SG), en oriento al Mühlehorn, en sudo al Quarten (SG), en sudsudokcidento al Sool, en sudokcidento al Ennenda, kaj en okcidento al Filzbach.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Obstalden apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Obstalden estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Mühlehorn al Mollis. Sub la vilaĝo pasas en tunelo la sudaj ŝpuroj de la svisa aŭtovojo A3 direkte al Zuriko, dum la nordaj ŝpuroj pasas laŭlonge de lagobordo al la direkto de Koiro. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 2 kilometrojn nordoriente en Mühlehorn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Obstalden datiĝas el la jaro 1340 en la urbaro de la Monaĥejo Säkingen.[1]

Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Obstalden estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen kaj Oberurnen al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]