Niederdorf BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Niederdorf
Niederdorf
Blazono de Niederdorf
Niederdorf, vilaĝeniro venante de Hölstein
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 24′ 29″ N 7° 45′ 12″ O / 47.40806 °N, 7.75333 °O / 47.40806; 7.75333 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 29″ N 7° 45′ 12″ O / 47.40806 °N, 7.75333 °O / 47.40806; 7.75333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1796
Areo 4,41 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4435
Komunumkodo 2891
Mapo de Niederdorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Niederdorf estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1796 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederdorf situas en la tiel nomita valo de Waldenburg, ĉe la bordo de la rivero Vordere Frenke meze inter Waldenburg kaj Liestal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederdorf limas en nordokcidento al Bubendorf, en nordo al Lampenberg, en nordoriento al Hölstein, en oriento al Bennwil, en sudo al Oberdorf, en sudokcidento al Titterten kaj en okcidento al Arboldswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ĉe la strato trans la Supera Hauensteinpasejo, kiu konektas la kantonojn Bazelo Kampara kun Soloturno. Tra la vilaĝo pasas la kampara tramlinio de la tiel nomita Waldenburg-Fervojo, per kiu la komunumo bone estas konektita al la publika trafikreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederdorf datiĝas el la jaro 1345 per la vortoj onoltzwil in dem ... nidern dorf.

Dum mezepoko Niederdorf formis kune kun Oberdorf la vilaĝon Onoldswil, sed en la jaro 1295 Onoldswil estis parte detruita per montfalo kaj disigita al Niederdorf kaj Oberdorf. En la jaro 1628 inscendio detruis 29 domojn en la kerno de la vilaĝo, kaj en la jaroj 1830, 1924 kaj 1926 ĝi estis inundita de la rivero Frenke.

En la Rappen-Milito inter 1591 kaj 1594 Hans Siegrist de Niederdorf estis la gvidanto de la kamparanoj. Dum la Bazela Kantondisiĝo Niederdorf luktis ĉe la flanko de la urbo Bazelo. Tamen ĝi estis kontraŭ sia volo aligita al la nova Kantono Bazelo Kampara en la jaro 1833.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]