Arboldswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arboldswil
Blazono de Arboldswil
Arboldswil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.71667 °O / 47.41667; 7.71667 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.71667 °O / 47.41667; 7.71667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 523
Areo 3,48 km²
Alteco 630 m super marnivelo
Poŝtkodo 4424
Komunumkodo 2881
Mapo de Arboldswil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Arboldswil estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 523 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arboldswil situas sur altebenaĵo inter la valoj de Waldenburg kaj de Reigoldswil. Dum bela vetero oni ek de la vilaĝo havas mirindan belvidon al Ĵuraso kaj ĝis Nigra Arbaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Arboldswil limas al Bubendorf, Niederdorf, Reigoldswil, Titterten kaj Ziefen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Arboldswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita per la regionaj buslinioj 70 kaj 71 kun Liestal respektive kun Reigoldswil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mendio de Arboldswil datiĝas el la jaro 1226 kiel Arboldswilre.

En la bronzepoko en Castelen ekzistis fortikita setlejo. Norde de ĝi oni trovis restaĵojn el la romia epoko. Dum mezepoko Arboldswil apartenis al la Baronejo Waldenburg kaj krome la Monaĥejo Schöntal tiel posedis bienojn. En la jaro 1366 la vilaĝo fariĝis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo kaj en la jaro 1400 kune kun la voktejo Waldenburg de la urbo Bazelo. En la jaro 1833 la komunumo fariĝis parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]