Bretzwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bretzwil
Blazono de Bretzwil
Bretzwil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 24′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 47.40000 °N, 7.65000 °O / 47.40000; 7.65000 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 47.40000 °N, 7.65000 °O / 47.40000; 7.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 786
Areo 7,33 km²
Alteco 628 m super marnivelo
Poŝtkodo 4207
Komunumkodo 2883
Mapo de Bretzwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bretzwil estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 786 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bretzwil situas en kaldrono de la rivereto Seebach sur alteco de 628 m s.m. Je tri flankoj la komunumo limas al Kantono Soloturno.

Najbara komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bretzwil limas en nordo al Seewen (Kantono Soloturno), en oriento al Reigoldswil, en sudoriento al Lauwil, kaj en okcidento al Nunningen (Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bretzwil atingeblas pere de du poŝtaŭtolinioj ek de Laufen kaj Grellingen unuflanke kaj de Reigoldswil aliflanke.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bretzwil datiĝas el la jaro 1194 kiel Braswilere.

Bretzwil estis fondita en la 7-a8-a jarcento de alemanoj. En mezepoko ĝi apartenis al la Baronejo Ramstein, kiu estis en la jaro 1518 akirita de la urbo Bazelo. En la jaro 1673 la vilaĝo estis atribuita al la bazela kamparvoktejo Waldenburg. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 Bretzwil aliĝis en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]