Nigrapuga fajrdorsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrapuga fajrdorsulo
Nigrapuga fajrdorsulo
Nigrapuga fajrdorsulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dinopium
Specio: D. benghalense
Dinopium benghalense
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrapuga fajrdorsulo, (Dinopium benghalense), estas disvastiĝata kaj komuna birdo de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en plej parto de suda Azio. Ties genro Dinopium prenas sian popolan nomon fajrdorsuloj el la orkoloraj dorsoj, kio ja estas la plej rimarkinda karaktero de la specio. Krome tiu ĉi estas la unusola fajrdorsulo kun entute nigra gorĝozono.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nomiga raso ĉe Kolkato, Okcident-Bengalo, Barato.

La Nigrapuga fajrdorsulo estas granda birdo, 26-29 cm longa. Ĝi estas tipa pegedo laŭforma kaj havas orkoloran dorson kun helaj flugiloj. Estas simila specio al la Komuna fajrdorsulo, sed tiu ĉi havas pli nigrajn partojn. Nome pugo (supren laŭ la tuta dorso), vosto kaj la tutaj ŝultroj estas nigraj. La subaj partoj estas blankaj kun malhelaj markoj. La tute nigra gorĝozono (anstataŭ simpla strio kiel ĉe la Komuna fajrdorsulo) klare separigas tiun ĉi specion el la aliaj fajrdorsuloj de la Barata mondoregiono. La kapo estas blankeca kun nigraj nuko kaj gorĝon kaj estas grizeca aŭ nigreca traokula strio, dum la blanka strio kiu komencas super la bekobazo iras inter la gorĝozono kaj la nuko kaj kuniĝas kun la hela supra brusto; fakte la Komuna fajrdorsulo ŝajne havas blankan vizaĝon kun nigraj strioj, dum tiu ĉi ŝajne havas nigran vizaĝon kun blankaj strioj. Malkiel la Granda fajrdorsulo, Chrysocolaptes lucidus, tiu ĉi ne havas malhelan mustaĉan strion.

Masklaj plenkreskuloj de Nigrapuga fajrdorsulo havas ruĝajn kronon kaj kreston. Inoj havas nigran fruntokronon punktita je blanko, kun ruĝon nur en la malantaŭa kresto. Junuloj estas kiel inoj, sed iom pli senkoloraj.[1]

Kiel aliaj pegedoj, tiu ĉi specio havas rektan pintan bekon, fortikan voston por havigi subtenon kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, kun du fingrojn antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita antaŭen por kapti insektojn.

Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas tri blankajn ovojn.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio troviĝas en Pakistano kaj en Barato sude de Himalajo kaj oriente ĝis la okcidento de la valo Assam kaj Meghalajo, Bangladeŝo kaj Srilanko. Ĝi asociiĝas kun malferma arbaro kaj terkultivejoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La raso de nordokcidenta Barato kaj Pakistano dilutum havas helflavajn suprajn partojn kaj pli blankajn subajn partojn ol la nomiga raso, kiu troviĝas en la ebenaĵoj de la valo de Ganges. La sudduoninsula forma puncticolle havas la gorĝon pukita je blanko kaj nigro kun la supraj partoj pli brilorkoloraj. La formo de Okcidentaj Ghatoj tehminae (nomita tiele laŭ la edzino de Salim Ali) estas pli oliveca supre kaj la flugilkovrilaj punktoj ne estas tiom distingaj. La suda subspecio de Srilanko nome D. b. psarodes havas skarlatan dorson kaj ĉiuj malhelaj markoj estas pli nigraj kaj ampleksaj. Ĝi hibridiĝas kun la norda srilanka raso jaffnense kiu havas pli mallongan bekon.[1] Tiu ĉi estas foje konsiderata kiel separata specio el la nomiga barata formo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rasmussen, PC & JC Anderton 2005. Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]