Mediteranea enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigrorela enanto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mediteranea enanto
Mediteranea enanto
Mediteranea enanto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. hispanica
Oenanthe hispanica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Oenanthe hispanica

    La Mediteranea enantoNigrorela enanto (Oenanthe hispanica) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas specio kun du formoj.

    La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

    Tiu palearktisa specio estas 13,5-15,5 cm longa; temas pri insektomanĝanta specio dimorfa kun orienta kaj okcidenta rasoj. En ambaŭ formoj oni trovas birdojn ĉ kun ĉu sen nigra gorĝo.

    La reprodukta masklo de la okcidenta formo O. h. hispanica de Iberio kaj norda Afriko havas frunton kaj kronon blankajn aŭ preskaŭ blankajn, sablokoloran dorson, kaj flugilojn pli nigrajn ol tiuj de la Rokenanto. La subaj partoj estas blankaj nuance al sablokoloro. Dorso, supraj vostokovriloj kaj plej parto de vosto (escepte de la kutima nigra renversita nigra T) estas blankaj. La orelkovriloj (de tie unu el la du nomoj) kaj larĝa strio al la beko kaj foje la gorĝo estas nigraj. Aŭtune kaj vintre la kapo kaj dorso estas distinge sablokoloraj, kiel la subaj partoj, inklude la gorĝon, sed la sablokoloro varias en intenseco. Escepte pri la centra paro, la vostoplumoj estas multe pli blankaj ol ĉe la Rokenanto, ĉar la interna blanko ofte etendas al pinto. La ino estas pli bruna birdo, sed havas la karakteran blankan malsupran dorson kaj ŝiaj sezonaj ŝanĝoj estas malpli markitaj.

    La orienta raso O. h. melanoleuca troviĝas en orienta Mediteraneo, kaj migras al vintrejoj en Sudano. La masklo de la orienta formo estas eĉ pli blanka somere ol la okcidenta birdo, sed povas esti distingita pro la linio kiu etendas je la bazo de la beko. Nigragorĝaj individuoj de tiu raso havas pli grandan kvanton de nigro en gorĝo kaj vizaĝo ol la okcidentaj birdoj, kaj la nigro ĝenerale finas krute aŭ laŭ pli rekta linio.

    Ĝi estas rara vaganto en nordokcidenta Eŭropo.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
    2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]