Nikolaj Gastello
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Nikolaj Gastello | |
---|---|
![]() Portreto de Nikolaj Gastello | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1907 en Moskvo |
Morto | 26-an de junio 1941 (34-jara) en Maladziečna District |
Mortokialo | mortis en batalo |
Okupo | |
Okupo | soldato • piloto |
Nikolaj Franceviĉ GASTELLO (ruse Николай Францевич Гастелло; naskiĝis la 6-an de majo 1908 en Moskvo, mortis la 26-an de junio 1941) estis soveta piloto, kiu per la maniero de Pjotr Nesterov (t.e. kiel kamikazo) atakis germanan trajnon. Ĝis la dua mondmilito li partoprenis du aliajn militojn: Vintran militon kaj batalon de Halhin Gol.
Gastello estris bombaviadilon ДБ-3. La 26-an de junio 1941 malamikoj sukcesis trafi lian aviadilon per kanono. Li kun tri amikoj direktis la rompitan aviadilon kontraŭ nazia teknikaro, ĉar ili nek povis veturi hejmen, nek volis saltante el la aviadilo esti kaptitaj de nazioj.